Parkinsona petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Parkinsona petrelo
Parkinsona petrelo
Parkinsona petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Procellaria parkinsoni
(Gray, 1862)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra petrelo (Procellaria parkinsoni), nomata ankaŭ Parkinsona petrelo, estas granda, nigra petrelo, nome la plej malgranda el la Procellaria. La specio estas endemia reproduktulo de Novzelando, kiu reproduktiĝas nur sur insuloj ĉe la Norda Insulo, nome la Insulo Granda Bariero kaj Insulo Malgranda Bariero. Ĉemare ili disiĝas tiom for kiom ĝis Aŭstralio kaj Ekvadoro.

Ilustraĵo de Joseph Smit, 1896

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu petrelo estas tutnigra escepte pro palaj areoj en la beko. Temas pri mezgranda petrelo (averaĝe ĉirkaŭ 700 g) kun averaĝa enverguro de 110 cm. Ankaŭ la kruroj estas malhelaj kaj membranecaj.

Tiu specio estas ofte vidata ĉe la Golfo Hauraki, Novzelando el oktobro al majo. La plej maljuna ringita birdo registrita estis 29jaraĝa (E. Bell).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Parkinsona petrelo okazas el oktobro al junio en la Golfo Hauraki. La plenkreskuloj revenas al la kolonio meze de oktobro purigi la nestotruojn, pariĝi kaj kopulacii kun la sama partnero (Imber 1987). La maskloj revenas al la sama nestotruo ĉiujare kaj klopodas allogi alian inon se ties partnero ne revenas aŭ se okazas “divorco” (ĉirkaŭ 12% jare) (Bell et al. 2011). La paroj tiam eliras al “nuptoveturo”, kaj revenas al la kolonio denove fine de novembro kiam la ino demetas unusolan ovon. Ambaŭ birdoj kunhavas kovadon de la ovo dum 57 tagoj (ĉirkaŭ 8 semajnoj) (Imber 1987). La eloviĝo okazas el la fino de januaro al februaro (Imber 1987). Eloviĝo okazas post 107 tagoj (15 semajnoj) el meza aprilo al fina junio (Imber 1987) - ĉirkaŭ 75% el la idoj survivas ĝis elnestiĝo (Bell et al. 2011)

En 2011 la reprodukta sukceso falis al 61% pro nekonataj tialoj. La plenkreskuloj kaj la idoj migras al Sudameriko por vintro (al akvoj ĉe la marbordo de Ekvadoro) (Imber 1987, Bell et al) – nur 10% el elnestiĝintaj idoj survivas tiun unuan jaron. Junuloj restas mare en Okcidenta Pacifiko dum 3–4 jaroj ĝis ili pretas reproduktiĝi – surviva indico estas 46% dum tiu epoko kaj 90% por birdoj ĉirkaŭ 3jaraĝaj (Bell et al. 2011). Kiam ili estas 4jaraĝaj, antaŭ-reproduktantaj birdoj flugas reen al la kolonio por trovi partneron – tio povas bezoni 1-2 sezonojn (Bell et al. 2011)

= Reproduktejoj[redakti | redakti fonton]

La Parkinsona petrelo estas endemia de Novzelando – iam troviĝanta tra la Norda Insulo kaj Nordokcidenta Nelsono sed predantoj (sovaĝiĝintaj katoj, porkoj) kaŭzis ties formorton el la ĉeftero el ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj (Medway 2002). Nune ĝi estas limigita al la ĉefa kolonio de la Insulo Granda Bariero (ĉ. 5000 birdoj somere, inklude proksimume 1300 reproduktantajn parojn kaj 1000 “antaŭ-reproduktuloj” serĉantaj partnerojn (Bell et al. 2011). Krome estas malgranda kolonio en la Insulo Malgranda Bariero de ĉ. 250 birdoj (Imber 1987)

Populacia malpliiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdospecio estis klasita laŭ la sistemo DOC pri Minacklasigo kiel Nacie Vundebla (Miskelly et al. 2008) kaj de la IUCN Ruĝa Listo kiel Vundebla. Populacia priserĉado ĉe ties reproduktejaj kolonioj ekde 1995 indikas, ke la specio estas malpliiĝanta je indico de almenaŭ 1.4% jare (Bell et al). Je nunaj survivindicoj, elnestiĝinta birdo havas 1 el 20 ŝancoj atingi reproduktan aĝon (4+ jaroj) kaj devas reproduktiĝi 20foje sukcese por ĝuste anstataŭi la nunan populacion.

Teritorio ĉemare[redakti | redakti fonton]

Krom la reproduktuloj, estas pliaj 6 000 junuloj, antaŭreproduktuloj kaj nereproduktuloj mare. Tiuj Parkinsonaj petreloj povas havi teritoriojn el la orienta marbordo de Aŭstralio laŭlonge de la marbordo de Sudameriko inter Meksiko kaj Peruo kaj Galapagoj. Inoj kaj maskloj manĝas separate kaj en diferencaj lokoj – oni ne konas kial (Bell et al. 2009, Bell et al.). Tiuj birdoj manĝas multe pli proksime al la Golfo Hauraki somere kaj aŭtune dum kovas la ovon kaj idozorgadas – ĉefe ĉe la Tasmana Maro kaj nordoriente de Novzelando. Ili povas manĝi ĉu nokte aŭ dumtage (malkiel albatrosoj kiuj ne manĝas nokte) (Imber 1976). Tiuj birdoj agreseme sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn kaj longajn ilarojn de multhokado kaj povas subnaĝi ĝis 20 m sub la surfaco post la allogaĵoj. La Parkinsona petrelo povas kovri enormajn distancojn – la plej longa registrita manĝoveturo por birdo el Insulo Granda Bariero estas 39 tagoj (Bell et al. 2009, Bell et al.). Nune oni entreprenas mapadon de manĝomodeloj kontraŭ fiŝkaptadaj aktivacoj en akvoj de Novzelando.

Minacoj al la survivado de la Parkinsona petrelo[redakti | redakti fonton]

Mare: La Parkinsona petrelo estas kaptata de komercaj kaj distraj fiŝkaptistoj kaj en Novzelando kaj en malferma maro (Abraham et al. 2010, Thompson 2010, Richard et al. 2011). La Ministerio de Fiŝkaptado montris ke tiu birdospecio estas subriske en Novzelando ĉefe pro la komerca fiŝkaptado, ĉirkaŭkalkulinte ke inter 725 kaj 1524 birdoj povus esti mortigitaj ĉiujare en la periodo 2003 al 2009 (Richard et al. 2011). La petreloj povas droniĝi interplektiĝinte de la ilaro de multhokado post ties lanĉo aŭ kiam ili estas suprenigitaj sur la ferdekoj. El distra fiŝkaptado aŭ ne estas multa mortigado aŭ ne estas informoj pri tio.

En la ĉefa reprodukta kolonio: Ĉe Insulo Granda Bariero oni scias, ke sovaĝiĝintaj porkoj elfosas la nestotruojn kaj manĝas kaj ovojn kaj idojn – ekzemple en 1996 porkoj detruis 8 nestotruojn dum nur unu okazo (Bell & Sim 1998). Sovaĝiĝintaj katoj povas mortigi plenkreskulojn surgrunde aŭ ĉeneste same kiel idojn. La katonombroj ĉe Insulo Granda Bariero estis malpliigitaj pro kaptado fare de la Departamento de Konservado en al baseno Whangapoua sed ne estis specifa protektado de la kolonio ĝis nun. Ankaŭ kiore kaj ŝipaj ratoj estas en la Insulo Granda Bariero sed predoniveloj estas inter 1 kaj 6.5% jare (Bell et al. 2011).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Abraham, E.R.; Berkenbusch, K.N.; Richard, Y. 2010. The capture of seabirds and marine mammals in New Zealand non-commercial fisheries New Zealand Aquatic Environment and Biodiversity Report No. 64.
  • Bell, E.A.; Sim, J.L.; Scofield, P.; Francis, C. In press (A). Population parameters of the black petrel (Procellaria parkinsoni) on Great Barrier Island (Aotea Island), 2009/2010. DOC Marine Cosnervation Series. Department of Conservation, Wellington.
  • Bell, E.A.; Sim, J.L.; Torres, L.; Schaffer, S. In press (B). At-sea distribution of the black petrels (Procellaria parkinsoni) on Great Barrier Island (Aotea Island), 2009/10: Part 1 – Environmental variables. DOC Marine Conservation Series. Department of Conservation, Wellington.
  • Bell, E.A.; Sim, J.L.; Scofield, P. 2011: Population parameters and distribution of the black petrel (Procellaria parkinsoni) on Great Barrier Island (Aotea Island), 2007/08. DOC Marine Conservation Services Series 8. Department of Conservation, Wellington. 37 p.
  • Bell, E.A.; Sim, J.L.; Scofield, P. 2009: Population parameters and distribution of the black petrel (Procellaria parkinsoni) on Great Barrier Island (Aotea Island), 2005/06. DOC Research and Development Series 307. Department of Conservation, Wellington. 47 p.
  • Bell, E.A.; Sim, J.L. 1998. Survey and moinitoring of black petrels on Great Barrier Island 1996. Science for Conservation 77. Department of Conservation, Wellington. 17 p.
  • Imber, M.J. 1976. Comparison of prey of black Procellaria petrels of New Zealand. New Zealand Journal of Marine and Freshwater Research 10(1): 119-130.
  • Imber, M.J. 1987. Ecology and conservation of the black petrel (Procellaria parkinsoni). Notornis 34: 19-39.
  • Medway, D.G. 2002. An historic record of black petrels (Procellaria parkinsoni) nesting in South Westland. Notornis 49: 51-52.
  • Miskelly, C.M.; Dowding, J.E.; Elliott, G.P.; Hitchmough, R.A.; Powlesland, R.G.; Robertson, H.A.; Sagar, P.M.; Scofield, R.P.; Taylor, G.A. 2008. Conservation status of New Zealand birds, 2008. Notornis 55: 117-135.
  • Richard, Y.; Abraham, E.R.; Filippi, D. 2011. Assessment of the risk to seabird populations from New Zealand commercial fisheries. Final Research Report for Ministry of Fisheries projects IPA2009/19 and IPA2009/20. Unpublished report held by the Ministry of Fisheries,Wellington. 66 paĝoj.
  • Thompson, D.R. 2010: Autopsy report for seabirds killed and returned from observed New Zealand fisheries: 1 October 2008 to 30 September 2009. DOC Marine Conservation Services Series 6. Department of Conservation, Wellington. 37 p.