Parlamenta Teamo por Esploro de Kaŭzoj de la Katastrofo de Tu-154M en 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parlamenta Teamo por Esploro de Kaŭzoj de la Katastrofo de Tu-154M en 2010 (pole: Zespół Parlamentarny ds. Zbadania Przyczyn Katastrofy Tu-154M z 10 kwietnia 2010 roku) – pola parlamenta grupo konsistiganta parlamentanojn kaj senatanojn ekinteresitaj pri klarigo de kaŭzoj kaj cirkonstancoj de la katastrofo de la pola registara aviadilo Tu-154M en Smolensk el la 10-a de aprilo 2010 kaj helpo al familioj de la viktimoj. Ĝis 2015 eniris ĝin 46 parlamentanojn de Juro kaj Justeco, 2 de Solidara Pollando kaj 1 de la Movado de Palikot.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La teamo estiĝis la 8-an de julio 2010 baze de regularoj de la Pola Sejmo kaj Pola Senato akceptante sian regularon.

Celoj de la Teamo estas kunordigo de la laboroj de Sejmo kaj Senato konforme al la leĝo pri plenumo de la mandato de parlamentano kaj senatano por akiri klarigojn pri la kaŭzoj kaj cirkonstancoj de la katastrofo, kaj krome pri memorigo de la viktimoj kaj helpo al iliaj familioj kaj ankaŭ por iniciati leĝoŝanĝojn kiel prevent-elemento de similaj katastrofoj.

Taskoj de la Teamo estas kunlaboro kun parlamentaj komisionoj pri problemoj rilatantaj al la katastrofo, ligo kaj daŭrigo de kontaktoj kun institucioj respondecaj pri klarigado de la katastrofo, partopreno en organizataj celebroj kaj solenaĵoj por memorigi viktimojn de la katastrofo kaj prezento al la publika opinio rezultojn de la teamaj laboraĵoj.

Gvidadon de la team-laboroj entreprenis prezidiumo nombranta 5 personoj, en tio prezidanto, 2 vicprezidantoj kaj sekretario. La Teamo eklaboris dum kunsidoj, kiujn povis partopreni interesiĝantaj parlamentanoj kaj invitataj spertuloj kaj gastoj. Prezidanto de la Teamo de la komenco de ties ekzisto iĝis deputito Antoni Macierewicz.

En la jaroj 2010-2011 ĝis fino de la 6-a kadenco de Sejmo okazis 21 kunsidoj de la Teamo. Dum la 7-a kadenco la Teamo debatis en 56 kunsidoj (ĝis decembro 2014).

Raportoj[redakti | redakti fonton]

La Teamo komencis publikigi dokumentojn kun la rezultoj de siaj laboroj kaj certaĵoj: junie 2011 estis eldonita „Biała księga” (Blanka Libro) , septembre 2012 oni publikigis raporton titolitan „28 monatoj post Smolensk”, aprile 2013 „Raporto de Smoleńsk – stato de esploroj”, la 10-an de aprilo 2014 „Kvar jaroj post Smoleńsk. Kiel pereis Prezidento de Pola Respubliko”, la 5-an de decembro 2014 „Enketo de la rusa registaro de Vladimir Putin pri la katastrofo de la pola registara aviadilo en Smoleńsk el la 10-a de aprilo 2010”.

Konsisto de la Teamo de la 7-a oficperiodo de Pola Sejmo[redakti | redakti fonton]

De 2010 ĝis 2011 en la Teamo estis parlamentanoj de la 6-a kadenco kaj senatanoj de la 7-a kadenco. De 2011 la Teamon konsistigis parlamentanoj de la 7-a kadenco kaj senatanoj de la 8-a kadenco. Decembre 2014 la Teamo nombris 98 parlamentanojn, en tio 86 deputitojn kaj 12 senatanojn.

Inter ili estis:

Estintaj membroj (pro estingo de mandatoj)

Spertuloj kaj gastoj de la Teamo[redakti | redakti fonton]

Kiel spertuloj de la Teamo estas profesoro Wiesław Binienda, d-ro Kazimierz Nowaczyk, d-ro Grzegorz Szuladziński, d-ro Wacław Berczyński.

Krom tio siajn opiniojn prezentis interalie Harvey Kushner, d-ro Michael Baden (la 23-an de marto 2012), komandoro Wiesław Chrzanowski, Glenn A. Jørgensen, d-ro Chris Cieszewski, kiuj ne estis formalne konstantaj spertuloj de la Teamo, malgraŭ tio tiel estis priskribataj en amaskomunikiloj.

Kunvenojn partoprenis interalie leŭtenanto Artur Wosztyl, piloto de aviadilo Jak-40, ĉeesta apud la loko de la katastrofo la 10-an de aprilo 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Similaj akcidentoj en Pollando

Similaj akcidentoj ekster Pollando

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]