Małgorzata Sadurska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Małgorzata Sadurska
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1975 (1975-12-03) (48-jaraĝa)
en Puławy
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration of MSCU
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Małgorzata Barbara Sadurska (naskiĝis la 3-an de decembro 1975 en Puławy) estas pola politikistino, ŝtata kaj aŭtonomia oficistino, parlamentanino de la 5-a, 6-a kaj 7-a kadencoj, en 2007 ŝtatsekretario en la Kancelario de de Prezidanto de Ministra Konsilio, de 2015 ĉefo de la Kancelario de Pola Prezidento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Małgorzata Sadurska studis en Fakultato pri Juro kaj Administracio de Universitato al Maria Curie-Skłodowska en Lublin en 2000; en 2003 frekventis postdiplomajn studojn en Lublina Lernejo de Negoco. En la jaroj 2002–2005 estis estraranino de distrikto Puławski.

Laŭ listo de Juro kaj Justeco en 2004 ŝi sensukcese kandidatis al Eŭropa Parlamento, en 2005 elektiĝis parlamentanino de la 5-a kadenco en areo de Lublin. Oktobre de 2006 elektiĝis de Sejm por funkcio de la membro de Landa Konsilio de Jurisprudenco. De junio 2007 ĝis mezo de novembro 2007 iĝis ŝtatsekretario en Kancelario de Ĉefministro. En parlamenta baloto en 2007 la duan fojon gajnis mandaton kaj en 2011 la trian fojon. En 2014 denove sensukcese startis al baloto al Eŭropa Unio. La 7-an de aŭgusto 2015 prezidento de Pola Respubliko Andrzej Duda nomumis ŝin al la posteno de ĉefo de Kancelario de la Prezidento de Pola Respubliko, pro tio ŝia parlamenta mandato ekmalvalidis.

Ŝi estis distingita per Medalo „Pro meritoj por Puławy” (2010). Ŝi estas fraŭlino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sejm Rzeczypospolitej Polskiej. VII kadencja. Przewodnik (Sejmo de Pola Respubliko. 7-a kadenco. Gvidlibro), Wydawnictwo Sejmowe, Warszawa 2012, p. 373

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]