Pasporto de Afrika Unio
Aspekto
La Pasporto de Afrika Unio estas komuna pasporta dokumento kiu estis fondita por anstataŭigi la ekzistantajn naciajn pasportojn kaj doni al ĉiuj 54 membroj de la Afrika Unio vizan sendevigon en tuta Afriko.[1][2][3] Ĝi estis lanĉita la 17-an de julio 2016 dum la 27-a Ordinara Sesio de la Afrika Unio kiu okazis en Kigalo en Ruando kaj gvidita fare de la prezidanto de Ruando Paul Kagame kaj prezidanto de Ĉado Idriss Déby.[4][5][6]
Tipoj
Tri tipoj de la pasporto estas eldonitaj:
- Ordinara pasporto
- Ĉi tiuj pasportoj estas donitaj al civitanoj kaj estas celitaj por foja vojaĝado, kiel ferioj kaj komercaj vizitoj. Ili enhavas 32 paĝojn kaj estas validaj por 5 jaroj.
- Oficiala/Serva pasporto
- Ĉi tiuj pasportoj estas donitaj al oficialuloj alligitaj al registaraj institucioj kiuj devas veturi oficiale.
- Diplomatia pasporto
- Donitaj al diplomatoj kaj konsuloj por laboro-rilata vojaĝado kaj al iliaj akompanantaj dependantoj.
Lingvoj
La pasporto havas subskribojn en kvin lingvoj - la angla, la franca, la araba, la portugala kaj la svahila.[7]
Referencoj
- ↑ African Union launches all-Africa passport.
- ↑ President Kenyatta arrives in Kigali for AU summit.
- ↑ Africa: The Common Passport and Africa's Identity.
- ↑ AU Heads of State to launch African Union Passport during Kigali Summit (2016-07-15).
- ↑ Rwanda Ready to Issue African Common Passport | KT PRESS.
- ↑ Kenyans welcomes AU’s passport System introduction (2016-07-12).
- ↑ [Photos The African passport with 5 language inscriptions | Africanews] (2016-07-17).