Plumba kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Patogienas plumbea)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumba kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: Plumba kolombo P. plumbea
Patagioenas plumbea
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Taksata vivloko de Patagioenas plumbea en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas plumbea en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas plumbea en verda koloro.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plumba kolomboPlumbokolombo (Patogienas plumbea) antaŭe (Columba plumbea) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo en duarangaj arbaroj, arbarbordoj, kaj malaltaj montetoj. Ĝi povas esti ofte konfuzata kun la Ruĝeca kolombo.[1]

Temas pri purpurnuanca grizeca kolombo, pli malhela en flugiloj. La kruroj estas ruĝecaj, la okuloj flavaj kaj la beko grizeca.

Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj.

Ĝi ĝenerale manĝas en kanopeo fruktojn/semojn sed specife celas viskon dum kelkaj jarepokoj.[2]

Subspecioj[2][redakti | redakti fonton]

  • P. p. chapmani (Ridgway, 1916) – okcidenta deklivaro de Andoj el Kolombio kaj Ekvadoro suden ĝis El Oro.
  • P. p. bogotensis Berlepsch & Leverkühn, 1890 – orienta deklivaro de Andoj el Venezuelo kaj Kolombio ĝis sudcentra Bolivio (Cochabamba).
  • P. p. wallacei (C. Chubb, 1917) – plej orienta Venezuelo, Gujanoj kaj orienta Amazonia Brazilo (okcidenten ĝis Rio Negro kaj Rio Tapajós).
  • P. p. pallescens (E. Snethlage, 1908) – sudaj alfluantoj de Amazono el Rio Purús ĝis Pará.
  • P. p. baeri (Hellmayr, 1908) – nordcentra Brazilo (Goiás, nordokcidenta Minas Gerais).
  • P. p. plumbea (Vieillot, 1818) – Orienta Paragvajo kaj sudorienta Brazilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]