Paul Bley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Bley (2006)

Paul Bley (naskiĝis la 10-an de novembro 1932 en Montrealo) estas kanada ĵazpianisto de libera ĵazo kaj de modern-kreema ĵazo. Li vivis kaj verkis longan tempon en Usono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paul Bley lernis infanaĝe ekde 1938 violonludon kaj ekde 1940 pianludon. Jam en la aĝo de 11 jaroj li finis en 1944 sian muzikan edukadon ĉe Konservatorio McGill. En 1946 li fondis sian unuan bandon. En 1948 li konatiĝis en sia naskiĝurbo Montrealo kun Oscar Peterson, kiu enkondukis lin en la ĵazmondeton. Bley direktis la ĵazkursojn je Montrealo, por kiuj li venigis muzikistojn kiel Charlie ParkerSonny Rollins al Montrealo. En 1950 Bley transloĝiĝis al Novjorko, kie li ĝis 1954 studis ĉe Lernejo Juilliard. Dum la studo li daŭrigis prezenti, koncertvojaĝis kun Art Blakey, Louis Armstrong kaj aliaj. Li okupiĝis pri la koncepto de Lennie Tristano kaj ricevis en 1952 per Charles Mingus la eblecon surdiskigi.

En 1956 Bley konatiĝis kun Carla Borg, kun kiu li tri jarojn poste geedziĝos, kaj kiu estis renomiĝonta kiel Carla Bley en la ĵazmondeto. La paro muzikis en la estonteco ankaŭ kune. La kunverkado daŭris preskaŭ dek jarojn. Ekde 1957–59 Bley vivis en Los-Anĝeleso, kie li ne nur muzikis kun Chet Baker, sed kie ankaŭ aniĝis en sia bando Ornette Coleman kaj Don Cherry. En 1959 li reiris al Novjorko, kie formiĝis ĉirkaŭ klarnetisto Jimmy Giuffre kun Steve Swallow kaj Bley la „Jimmy Giuffre Trio“. Ĉi tiu ensemblo nun unuafoje ankaŭ prezentis en Eŭropo. Ekde 1963 li ankaŭ muzikis en la ensemblo deSonny Rollins. Krom dungitecoj je aliaj ĵazgranduloj Bley havis en la 1960-aj jaroj propran triopon kun Gary Peacock kaj Paul Motian.

Novaj muzikaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 1960-aj jaroj Paul Bley provis trovi pli liberajn muzikajn esprimeblecojn kun kontrabasisto Scott LaFaro kaj muzikistoj kiel Don Cherry, Billy Higgins, Charlie Haden, Albert Ayler kaj Ornette Coleman en la tiam fundamente ŝanĝiĝa kaj tre eksperimentema ĵazo. Iliaj koncertoj kaj tiuj de Sun Ra kaj aliaj, kiuj sindediĉis al la nova afero de la jaro 1964, validas kiel akuŝo de libera ĵazo. Bley fariĝis unu el la plej gravaj pianistoj de ĉi tiu ĵazstilo.

Fine de la 1960-aj jaroj Bley aperis lia kunvivontino Annette Peacock, kiu ankaŭ verkis kiel komponisto por li kaj ankaŭ koncertis kun li. En 1968 Bley unuafoje uzis sintezilojn, kaj kiel unua ĵazbando lia triopo uzis grandan elektronikan ekipon dum koncerto en la filharmoniejo je Novjorko. El tio ekestis la Bley-Peacock Synthesizer Show.

Ekde 1971 Paul Bley pli kaj pli turniĝis al solokoncertoj, denove li koncertvojaĝis tra Eŭropo. En 1972 li verkis sian unuan soloalbumon. En 1974 Bley fondis la diskeldonejon Improvising Artists Inc. (IAI) kune kun vidbenda artistino Carol Goss, kiu ilustris la koncertojn de Bley per aparte formitaj filmsekvencoj. Krom verkado de kelkaj sintezil-albumoj IAI dokumentis ankaŭ kunsidojn kun multaj aliaj muzikistoj (ĉe IAI i. a. Pat Metheny unuafoje surdiskigis). Per IAI Bley publikigis interteme plur centojn da albumoj, ofte kun siaj akompanantoj ekde la 1960-aj jaroj: Giuffre, Swallow, Peacock kaj Motian. Ĉiam denove Paul Bley koncertvojaĝis al Eŭropo, i.a. kun Evan Parker kaj Barre Phillips.

En 1999 Paul Bley publikigis sian membiografion „Stopping Time“. En 2003 aperis intervjua libro sub la titolo „Time will tell“.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Coleman Classics (kun Ornette Coleman, Don Cherry, Charlie Haden, Billy Higgins), IAI, registrita en 1958
  • Barrage (kun Marshall Allen, Dewey Johnson, Eddie Gómez, Milford Graves), ESP-Disk, registrita en 1964
  • Touching (kun Kent Carter, Barry Altschul), Debut, 1965
  • Dual Unity (kun Annette Peacock, Han Bennink, Mario Pavone, Laurence Cook)
  • Freedom (kun Gary Peacock) ECM, 1970
  • Open, To Love (solopiano), ECM, 1972
  • The Paul Bley Quartet (kun John Surman, Bill Frisell kaj Paul Motian), ECM, 1987
  • Partners (kun Gary Peacock), 1990
  • Not Two, Not One (kun Gary Peacock jah Paul Motian), ECM, 1999
  • Nothing to Declare (Solo piano), 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]