Paul Broca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Broca
Paul Broca: franca kuracisto
Paul Broca: franca kuracisto
Persona informo
Naskonomo Paul Pierre Broca
Naskiĝo 28-a de junio 1824
en Sainte-Foy-la-Grande, Francio
Morto 9-a de julio 1880
en Parizo, Francio
Mortokialo cerba sangado
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo
Familio
Infanoj André Broca • Auguste Broca
Parencoj Élisée Reclus
Okupo
Okupo kuracisto • anatomo • antropologo • neŭrologo • biologopolitikisto • kirurgo
vdr

Paul Pierre BROCA (naskiĝis la 28-an de junio 1824 en Sainte-Foy-la-Grande, Francio - mortis la 9-an de julio 1880 en Parizo, Francio) estis kuracisto, anatomiisto kaj antropologiisto franca.

Lia vivo

Li estas infano plej kapabla, samtampe abituriento pri literaturo, matematiko kaj fiziko. Kiel deksepjarulo li iĝas lernanto en la medicina lernejo kaj akiras la diplomon je la aĝo de 20 jaroj. Je tiu aĝo liaj samtempuloj nur komencas la medican lernadon.

Lia granda eltrovo

Tio kio igas lin pleje konata en la medicinhistorio estas la trovo de la parolareo en la cerbo, nun "Broca Areo"". Ĝi situas la frunta lobo. Li atingis tiun trovon per la studo de malsanaj afaziuloj, studante ilian cerbon, specife studante tiun de iu malsanulo kapaba eligi nur unu silabon, ripete. Broca elmontris ke li suferis lezon de la maldekstra fronta lobo. De tio li deduktas ke tiu pleje gravas en eligo de parolo.

Vidu ankaŭ