André Broca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Elie André BROCA (n. 4-an de novembro 1863 en Parizo - m. 24-an de februaro 1925) estis franca fizikisto kaj medicinisto.

André Broca estis la filo de la fama neŭrokirurgiisto Paul Broca kaj frato de la kirurgiisto Auguste Broca. Li eniris Politeknikon en 1883, kaj eliris el ĝi kiel sub-leŭtenanto de artilerio. Li forlasis la armeon tri jarojn poste kaj fariĝis preparisto en la laboratorio de fiziko de la fakultato de medicino de Parizo. Li komencis medicinajn studojn, doktoriĝis pri medicino en 1893 kaj fariĝis agregaciulo pri fizikaj sciencoj ĉe la fakultato de medicino de la universitato de Parizo en 1898. Li estis ripetitoro en Politekniko en 1902. Li laboris kun la inĝeniero-optikisto Philibert Pellin, kaj kun li inventis la prismon Pellin-Broca. Ĉirkaŭ la jaro 1887, André Broca kunlaboris kun profesoro Charles Robert Richet por esploroj pri la rezista fazo en ekscitado de la nervoj kaj muskoloj.

Dum la Unua Mondmilito, André Broca estis mobilizita kiel oficiro de artilerio. Li laboris pri direkteblaj balonoj, realigis la t.n. "sauterelle d’Imphy" (speco de katapulto kun risorto povanta ĵeti grenadojn ĝis 125 m; laŭvorte : lokusto de Imphy, laŭ nomo de la urbo, kie ĝi estis inventita), realigis la aparaton de komandanto Walser por submara aŭskultado. Li havis postenon en la Direkcio de la inventaĵoj en la mara sekcio en 1917. Li transprenis la postenon de profesoro Weiss en la katedro de medicina fiziko en 1920 kaj direktis la laboratorion de fizioterapio de la pariza hospitalo Saint-Louis. Li estis elektita membro de la Akademio de Medicino en 1921. Li estis ankaŭ profesoro pri fiziologia optiko en la Supera Lernejo pri Optiko (École supérieure d'optique).

La biblioteko de la Supera Lernejo pri Optiko posedas multajn manuskriptojn, kiuj atestas pri la pionira periodo de la kursoj de la jaroj 1920, precipe tiujn de Henri Chrétien kaj André Broca. Tuj antaŭ la Dua Mondmilito, tiu biblioteko estis la plej riĉa de Francio pri sciencaj publikaĵoj. Ĝi estas nun unu el la plej bone provizitaj en la mondo pri optiko kun sesmilo da verkoj el kiuj milo da disertacioj por doktoreco. Sekve de translokiĝo al Palaiseau, la biblioteko estas nun asociita kun tiu de Politekniko.

Plejparto el la ĉi supraj informoj fontas el la franca versio de Wikipedia.

André Broca estis senrezerve favora al Esperanto kiel internacia lingvo de la sciencoj. Al Pierre Corret, kiu petis lian opinion kiam li preparis sian disertacion por doktoriĝo en Medicino pri la temo "Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine" (1908) , li respondis :

Vi volas fari vian disertacion pri la utileco de Esperanto en medicino, kaj vi tute pravas pritrakti tiun temon. Vi estas juna, sed al la junularo apartenas pritrakto de novaj demandoj kaj altrudo de ili. Mia opinio pri Esperanto estas tre simpla. Ĝia universala alpreno altigus la povon de asimilado de ĉiu homo je konsiderindaj proporcioj. Kelkaj semajnoj de laboro ebligus al li informiĝi pri la scienco dana, rusa, kaj japana same kiel pri la germana aŭ la angla, anstataŭ tio, kion havigas la simpla kono de nur unu el tiuj du lastaj postulanta multmonatan laboron. La alpreno de universala lingvo ebligos fakte la kreon de publikaĵoj en kiuj estos analizataj kun sufiĉa klarigo ĉiuj originalaj memuaroj, kaj tiuj publikaĵoj, unu por ĉiu scienco, povos vivi, ĉar ili turnos sin al la tuta mondo. Kaj mi momente flankenlasas la socian demandon, kiun levas la internacia lingvo. Tio estos grandega progreso kiam lingvo sufiĉe facila por esti enkondukita en la elementan lernejon ebligos al ĉiuj homoj komuniki inter si. Kiam oni bone interkompreniĝas, oni estas tre proksima al neinterbatalado. Plie, la uzado de racia lingvo, sen esceptoj kaj kun precizaj nuancoj indikitaj per la formo de la vortoj, estos inter la plej utilaj por enigi en la junajn mensojn la sciencan viglecon, tiel nepre necesan en nia jarcento, anstataŭ niaj aktualaj lingvoj, kun iliaj esceptoj, iliaj nekoheraĵoj, iliaj fantaziaj ortografioj, kiuj estas faritaj por encerbigi jam junaĝe la malestimon de la vigleco kaj la kulton de la neinteligenta memoro. La intelekta strebo estos malpli granda por lerni Esperanton kaj fari studojn de liberala kariero, ol por funde lerni unu solan el la aktualaj vivantaj lingvoj, kaj ĝi estos fruktodona, ĉar ĝi liberigos nin el tiu kulto de la pura memoro kiujn transdonis al ni la nebulaĵoj de la mezepoko kaj kiu haltigas, miaopinie, laŭ ĝena maniero, la nunan evoluadon sub egido [protekto] de niaj nunaj gramatikoj. Certe niaj nunaj lingvoj respondas al nia literatura artista sento, sed uzi ilin por scienca uzado, kaj precipe por formi junajn mensojn, ŝajnas al mi same absurda kiel fari geometrian strekdesegnon per peniko de pentristo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aplanétisme et achromatisme. (1892)
  • Optique géométrique [Paris, 1904]
  • Galvanomètre absolument astatique et à grande sensibilité. Tours : Imprimerie Deslis frères, 1897. Journal de Physique Théorique et Appliquée (1892)
  • Études théoriques et expérimentales sur les sensations visuelles et la photométrie
  • Ergométrie - Dictionnaire de physiologie de Richet (1897)
  • Physique, physiologique, réfraction. André Broca, E. Javal, Sulzer, Tscher-niug. (1904).
  • Des images subjectives, normales et pathologiques. Societo pri Biologio, 1897.
  • Période réfractaire dans les centres nerveux. André Broca kaj Charles Richet (Akademio de sciencoj, 1897).