Charles Richet
Charles Richet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Charles Richet | |||||
Naskonomo | Charles Robert Richet | ||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1850 en Parizo | ||||
Morto | 4-an de decembro 1935 (85-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca • Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Alfred Richet vd | ||||
Infanoj | Charles Richet vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Charles Epheyre vd | ||||
Okupo | kuracisto • psikologo • esperantisto • fiziologo • verkisto • imunologo • scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | medicino • fiziologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Charles Philippe Robin vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q105946778 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles Robert RICHET [riŝe] (naskiĝis la 26-a de aŭgusto 1850 en Parizo, mortis la 4-a de decembro 1935 en Parizo) estis franca sciencisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri medicino en la jaro 1913 pro lia priskribo de anafilaksio.
Profesoro ĉe la Fakultato de la Medicino, ano de la Scienca Akademio. Li publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Li estis pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Li ankaŭ multe esploris la metapsikiajn fenomenojn kaj verkis traktaton pri la temo. Tiun ĉi branĉon de la scienco li nomis metapsikio (hodiaŭa parapsikologio).
Esperanto[redakti | redakti fonton]
Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: Paco kaj Milito kaj la tragedio: Sokrato estas tradukitaj Esperanten. Li ankaŭ verkis franclingve artikolon Une Langue Auxiliaire Internationale: L'Esperanto (t.e. Internacia Helplingvo: Esperanto), 1920.
En 1929, li fariĝis ano de Internacia Honora Komitato de Internacia Esperanto-Muzeo[1]
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Une Langue auxiliaire internationale. L'Esperanto avec note annexe sur le mouvement espérantiste avant la guerre et depuis 1914, par M. le général Sebert, membre de l' institut. Parizo, 1920, 32 paĝoj, 27,5 X 22 cm.
|
- Sokrato. Kvarakta tragedio. Trad. Jean Couteaux, eld. la tradukinto, Paris, 1914?
|
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enciklopedio de Esperanto/R en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Aŭstria Esperantisto n.60 (dec 1929)
Trovu « Charles Richet » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |