Paul Ziegler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Ziegler
Episkopo de Chur
Regado 1505–1541
Ceteraj titoloj Germana teologo
Persona informo
Naskiĝo 1471
en Nördlingen,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Bavario, Germanio)
Morto 25-a de aŭgusto 1541
en Vintschgau, princepiskopujo Chur,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Sudtirolo, Italio)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Koiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Ziegler von Ziegelberg (1471-1541) estis romkatolika episkopo de Chur inter la 6-a de junio 1505 ĝis sia morto. Li estis filo de Friedrich Ziegler von Ziegelberg kaj Anna Vesner, kaj havis tri fratojn Nikolaus Ziegler (1472–1526) - kiu aktivis serve de la imperiestroj Frederiko la 3-a (1463-1525) kaj Maksimiliano la 1-a (1459-1519) - , Caspar Ziegler - ĉefsekretario en la kanceliereco de Maksimiliano la 1-a- kaj la mineralogo Hans Ziegler. Paul Ziegler estis nobeligita de la imperiestro Maksimiliano la 1-a, kaj la imperiestro Karlo la 5-a (1500-1558), en 1522, omaĝis lin per la barona titolo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni malmulte scias pri lia kariero, li eble studis en Vieno, en 1503 li estas nomumita kiel administranto de la diocezo de Chur, sed la Sankta Sidejo nur konfirmis post la rezigno de Henriko la 5-a von Hewen (m. 1519), kiu komence deziris liberiĝi de siaj devoj en la diocezo de Chur, ne perdante sian salajron. Finfine li estas agnoskita per papa dekreto en la 6-a de majo 1505 kaj per imperia dokumento en la 1-a de junio 1506.

En la 18-a de aŭgusto 1509 li estas nomumita konsilisto de la duko de Milano, kaj proksimume en tiu sama periodo li estas konfirmita kiel regulara episkopo de Chur, kvankam lia konsekriĝo okazis nur en oktobro 1517. En 1522, li ricevis papan anuitaton pro sia dekanejo en Kolonjo. En 1524, kaŭze de lokaj kvereloj, li translokiĝis al sia Kastelo en la Venosta Valo, apud Glorenza. Gianangelo Medici, la estonta papo Pio la 4-a (1499-1565) enoficiĝis kiel helpa episkopo kaj finis la dividon. La dissemado de la Reformacio, en 1533, kondukis al fermado de la Preĝejo de Sankta Nikolao en Chur kaj la remonstrantaj monaĥejoj en Chur kaj Churwalden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]