Peŝavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo pri situo de Peŝavaro (montrita, kiel Peshawar
Strato en la malnova Peŝavaro.
Unu el la pordegoj en Peŝavaro.

Peŝavaro estas milionurbo kaj la ĉefurbo de la provinco Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano, kaj administra centro de la Tribaj areoj de la Federacia Administrado, kvankam ne de tiu teritorio. Ĝi estis fondata de la reĝo Kaniŝko de la Kuŝana Imperio, en la 2-a jarcento a.K. La nomo Peŝavaro devenas de la sanskrita vorto "Puruŝapura" (urbo de homoj) kaj estas nomata Peĥavaro aŭ Peŝavaro en la Paŝtoa laŭ la dialekto, aŭ Piŝoro en la hinda.

Ĝi havas 1.253.687 loĝantojn (laŭ estimoj de 2006). Ĝi estas komunik-nodo inter Pakistano kaj Afganistano, kaj tie loĝas multaj rifuĝintoj kaj enmigrantoj el la afgana oriento. La ĉefaj allogaĵoj de la urbo estas la moskeo de Mahabat Ĥano, la pulbazaro Qissa Kahwani kaj la centra muzeo.

Geografio

Peŝavaro historie estas laŭ la silka vojo, nun ĝi troviĝas en nord-okcidenta parto de la lando. Afganio troviĝas nur je 40 km-oj.

Historio

Peŝavaro apartenas al la plej malnovaj aziaj urboj. Ĝi estis fama komerca loko kaj ankaŭ grava loko laŭ religiaj vidpunktoj. Maljunaj ĉinaj manuskriptoj rakontas pri Budhanaj pilgrimantoj. Laŭ la historio frua grava mencio sanskrite estis "Puruŝapura" (=urbo de la teamo), pli ol 2,000 jarojn antaŭe. Proksimume en 1000 Islamo konkeris la urbon. Dum la Mogola Imperio la urbo nomiĝis "Urbo de floroj". La britoj okupis Peŝavaron en 1849. Dum la 1980-aj jaroj rifuĝintoj amase alvenis el Afganio.

Klimato

En Peŝavaro jare pluvas po 400 mm, tiun ne influas la musono. La vintro daŭras de novembro ĝis marto, la somero de majo ĝis septembro. Somere la temperaturo varias inter 25-40 °C, vintre 4-18 °C.

Trafiko

Peŝavaro havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kaj fervojoj ligas la urbon kun Afganio kaj kun aliaj urboj de la lando. En la urbo aŭtobusoj, sed ankaŭ rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ