Pelion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelion
monto
supermara alteco

1 543 m

Situo  Grekio
Geografia situo 39° 26′ N, 23° 3′ O (mapo)39.43333333333323.05Koordinatoj: 39° 26′ N, 23° 3′ O (mapo) f4
Pelion (Grekio)
Pelion (Grekio)
DEC
Pelion
Pelion
Situo de Pelion
Map
Pelion
vdr

Pilion (greke Πήλιο, Pilio) estas monto en la sudoriento de Tesalio en Grekio, kiu formas duoninsulon inter la Golfo Pagastiko kaj la Egea Maro.

En greka mitologio, Peliono (nomita laŭ la mita reĝo Peleo, patro de Aĥilo) estis la hejmo de la centaŭro Kirono, instruisto de multaj grekaj herooj, kiel Jasono, Aĥilo, Tezeo kaj Heraklo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komputilo generita satelita bildo de Peliono kaj la duoninsulo sur kiu la monto situas

Hodiaŭ, Pilion apartenas al la prefektejo de Magnisio kaj inkludas 24 vilaĝojn, inkluzive de

  • Agios Georgios Nileas
  • Agios Lavrentios
  • Portaria
  • Makrinitsa
  • Milies
  • Mouresi
  • Tsangarada
  • Zagora
  • Argalasti

La monto estas kovrita de arbaroj de fago, kverko, acero kaj kaŝtano. Pilion estas turisma vidindaĵo dum multaj jaroj, kaj havas multajn padojn kaj grandajn strandojn kun sablo aŭ ŝtonetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Moderna teknologio, kiel elektro, radio kaj aŭtoj unue estis lanĉitaj en la 1950-aj jaroj, krom en Volos, kiu ricevis tion pli frue. Televido venis al la duoninsulo en la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, kaj komputiloj kaj la Interreto en la malfruaj 1990-aj jaroj. La norda parto de Pilion estis trafita de arbara fajro en junio 2007, kiu detruis arbarojn en centraj lokoj de la monto. La fajro daŭris plurajn tagojn, kaj pluraj vilaĝoj estis detruitaj. En aŭgusto 2007, oni povis vidi ke pluraj arboj en la arbaro denove ekhavis foliojn, dum arbustoj kreskis sur la tero.

Panoramo[redakti | redakti fonton]

De la supro de la monto oni povas vidi la ĉirkaŭajn valojn, la montojn okcidente de Magnisio, la ebenaĵo de Tesalio kaj la ĉirkaŭaj montoj, Mavrovouni, Evvia, Centra Grekio kaj la nordaj Sporadoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]