Peter Struck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Struck
Persona informo
Peter Struck
Naskiĝo 24-an de januaro 1943 (1943-01-24)
en Göttingen
Morto 19-an de decembro 2012 (2012-12-19) (69-jaraĝa)
en Charité
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Uelzen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenHamburga universitato • Felix-Klein-Gymnasium vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Peter Struck
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter STRUCK [ŝtruk] (naskiĝis la  24-an de januaro 1943(nun 1943-01-24) en Göttingen, mortis la 19-an de decembro 2012 en Berlino) estis germana politikisto. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri defendo ekde la 19-a de julio 2001, kiam li transprenis la postenon de Rudolf Scharping, kaj same plenumis tiun funkcion en la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro). Peter Struck reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Inter la jaroj 1998 kaj 2002 kaj denove inter 2005 kaj 2009 li estis gvidanto de la socialdemokratia frakcio en la germania parlamento Bundestag.

Li mortis en aĝo de 69 jaroj je la sekvoj de serioza korinfarkto en malsanulejo de Berlino.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mesaĝo ĉe spiegel.de: Ex-Verteidigungsminister Peter Struck ist tot. alirita la 19-an de decembro 2012. germane