Rudolf Scharping

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Scharping
Rudolf Scharping
Rudolf Scharping
Persona informo
Rudolf Scharping
Naskiĝo 2-an de decembro 1947 (1947-12-02) (75-jara)
en Niederelbert
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Bonna universitato [#]
Partio Socialdemokrata Partio de Germanio
Familio
Edz(in)o Kristina Gräfin Pilati [#]
Infanoj Susanne Scharping [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Aktiva en BonnoMajenco [#]
ministro pri defendo en la registaro de Germanio
Dum 27-a de oktobro 19982002
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rudolf SCHARPING [ŝarping] (naskiĝis la  2-an de decembro 1947(nun 1947-12-02) en Niederelbert) estas germana politikisto. La 75-jarulo studis politikajn sciencojn, sociajn sciencojn kaj juron en la bonna universitato. Ekde 1966 li estas membro de la Socialdemokrata Partio de Germanio. De 1969 ĝis 1974 li estis landa prezidanto de la socialdemokratia junulara asocio en Germanio (Jusos) en la germania federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj de 1974 ĝis 1976 vicprezidanto de tiu organizaĵo. Inter 1985 kaj 1993 li estis landa prezidanto de la partio Socialdemokrata Partio de Germanio en Rejnlando-Palatinato, kaj inter 1991 ĝis 1994 estis ĉefministro de tiu federacia ladno. En la unua ministraro de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri defendo. Inter 1993 kaj 1995 li krome estis partiestro de la Socialdemokrata Partio de Germanio, kaj de marto 1995 kaj majo 2001 aldone estis estro de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Ministroprezidanto de Rejnlando-PalatinatoPoste:Coat of arms of Rhineland-Palatinate.svg
Carl-Ludwig Wagner19911994Kurt Beck
Antaŭe:Partiestro de SPDPoste:Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Logo um 2000.svg
Björn Engholm19931995Oskar Lafontaine