Pedro la 1-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petro la Kruela)
Pedro la 1-a
reĝo de la Kastilia reĝlando
Regado 13501369
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1334 (1334-08-30)
en Burgoso
Morto 23-an de marto 1369 (1369-03-23) (34-jaraĝa)
en Montiel,  Hispanio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Tombo Reĝa Kapelo de la Katedralo de Sevilo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Familio
Dinastio dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio vd
Patro Alfonso la 11-a vd
Patrino Maria of Portugal vd
Gefratoj Tello de Castilla, Lord of Aguilar de Campoo • Sancho Alfonso, 1st Count of Alburquerque • Henriko la 2-a de Kastilio • Fadrique Alfonso, Lord of Haro • Pedro de Aguilar • Sancho Alfonso de Castilla • Juan Alfonso de Castilla • Juana Alfonso de Castilla • Pedro Alfonso de Castilla vd
Edz(in)o María de Padilla • Blanche of Bourbon • Joan of Castro • Teresa de Ayala • Isabel de Sandoval vd
Infanoj Konstanciino de Kastilio, Dukino de Lankastro • Isabella of Castile, Duchess of York • Jean de Castille • Sancho de Castilla • Diego de Castilla • Juan de Castilla y Castro • Sancho de Castilla y Sandoval • Edward de Castilla • María de Ayala vd
Profesio
Okupo komponistoreganto vd
Aktiva en Kastilio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pedro la 1-a La Kruela

Pedro la 1-a de Kastilio (Burgos, Kastilio, 30-a de aŭgusto 1334Montiel, Kastilio, 23-a de marto 1369), nomita la Kruela de liaj malamikoj kaj la Justema de liaj partianoj, estis reĝo de Kastilio kaj Leono ekde la 26-a de marto 1350, kiam li estis ankoraŭ 15-jaraĝa, ĝis sia morto kun 35.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo kaj sukcedonto de Alfonso la 11-a la Justema kaj de María de Portugalio (1313-1357), filino de la reĝo Alfonso la 4-a de Portugalio. Li estis la lasta reĝo de Kastilio de la Dinastio de Burgonjo.

La reĝo patro ne zorgis lian edukadon, ĉar li vivis kun sia amantino Leonor Núñez de Guzmán, kaj lasis la zorgadon de la heredonto al la patrino María de Portugalio, kiu loĝis kun la filo en Sevilo. Rapide rivaleco eksplodis inter la partianoj de la diversaj sukceduntoj, ĉu filoj de la reĝo kaj de María de Portugalio ĉu filoj de la reĝo kaj de Leonor Núñez de Guzmán ĉu la aragonaj infantoj.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Manuskripto de la 15a jarcento kie aperas la Batalo de Nájera.

Ĝi daŭris preskaŭ 20 jarojn, la tutan epokon de la reĝado de Pedro. Ne nur temis pri politikaj rivalecoj, sed ankaŭ la amrilatoj de la diversaj monarkoj (kaj la patro kaj li mem) komplikis enorme la situacion kaj implikis diversajn partiojn; interfamiliaj, duonfamiliaj kaj bofamiliaj mortigoj okazis multe. Eĉ komencis milito kontraŭ la Reĝlando de Aragono en 1357 nomita Milito de la du Petroj. En 1366 la duonfrato Henriko la 2-a organizis armeon kun helpo de Francio kaj Aragono, prenis la povon en Kastilio kaj frontis la militan povon de la duonfrato Pedro.

Senkapigo de Pedro la 1-a (manuskripto de la 14a jarcento).

En 1369 finfine renkontiĝis batale la du duonfratoj en legenda lukto de la Batalo de Montiel kie ŝajne intervenis ankaŭ la franco Bertrand du Guesclin kaj mortis Pedro, al kiu sukcedis la duonfrato Henriko.

Pedro havis almenaŭ 8 gefilojn kun almenaŭ 5 virinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Reĝo de KastilioPoste:
Alfonso la 11-a1350-1369Henriko la 2-a

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Díaz Martín, Luis Vicente: Itinerario de Pedro I de Castilla. Valladolid: Universidad de Valladolid, 1975. ISBN 84-600-1763-X
  • Díaz Martín, Luis Vicente: Pedro I el Cruel (1350-1369). 2ª ed. Gijón: Trea, 2007. ISBN 978-84-9704-274-1
  • González Jiménez, M. y García Fernández, M. (ed. lit.): Pedro I y Sevilla. Sevilla: Ayuntamiento de Sevilla, Icas, 2006. ISBN 84-96098-77-X
  • Guichot, Joaquin: Don Pedro I de Castilla. Ensayo de vindicación crítico-histórica de su reinado. Sevilla, 1878.
  • López de Ayala, Pedro: Crónicas. Barcelona: Editorial Planeta, 1991. ISBN 84-320-6965-5
  • Mérimée, Prosper: Histoire de don Pèdre Ier, roi de Castille. París: Elibron Classics, 2006. ISBN 1-4212-3964-7
  • José María Montoto López Vigil: Historia de don Pedro I de Castilla. Sevilla: Editorial Ibérica, 1845.
  • Ortíz de Zúñiga, D: Anales Eclesiásticos y Seculares de la muy noble y muy leal ciudad de Sevilla. Reproducción facsímil. Guadalquivir. Sevilla, 1988. vol. 2. pp. 146-147.
  • Rocasolano, Javier: Historia del Reino de Castilla. Barcelona: Editorial Hesperión, 1966.
  • Sevilla, Santiago: El Rey Don Pedro el Cruel Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, 1996.
  • Tubino, Francisco M.: Pedro de Castilla: la leyenda de doña María Coronel y la muerte de don Fabrique. Madrid: [s.n.], 1897 (Sevilla: Imp. de "La Andalucía")
  • Valdeón Baruque, Julio: Pedro I, el Cruel y Enrique de Trastámara. Madrid: Aguilar, 2002. ISBN 84-03-09331-4
  • José Velázquez y Sánchez: Apuntes sobre el carácter y conducta del rey D. Pedro. En Revista de ciencia, literatura y artes. Sevilla. T.6 (1860), pp. 140-152.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]