Petruška Šustrová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petruška Šustrová
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1947 (1947-05-18)
en Prago
Morto 6-an de majo 2023 (2023-05-06) (75-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥaanglapolarusa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Vavřinec Korčiš • Jaroslav Kukal
Infanoj Štěpán Korčiš • Ivan Hrůša
Okupo
Okupo verkistotradukistoĵurnalistopolitikistopublikigisto
vdr

Petruška ŠUSTROVÁ (naskiĝis la 18-an de majo 1947 - 6-a de majo 2023) estis ĉeĥoslovaka disidentino, ĉeĥa tradukistino, publicistino kaj politikistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis en Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo en Prago, kiun tamen pro politikaj kaŭzoj ne finis. En 1969 estis arestita, malliberigita kaj kondamnita al du jaroj de mallibero pro partopreno en la Movado de Revolucia Junularo (ĉeĥe Hnutí revoluční mládeže), en kiu ankaŭ aktivis Jaroslav Bašta, Ivan Dejmal aŭ Petr Uhl. Post elprizoniĝo laboris kiel oficistino kaj balaistino.

En 1976 subskribis Ĉarton 77. Tri jarojn poste aliĝis al Defend-Komitato de Nejuste Persekutataj (Výbor na obranu nespravedlivě stíhaných, VONS). En 1985 iĝis unu el tri proparolantoj de la Ĉarto 77. Du jarojn poste ŝi kunlaboris kun redakcio de samizdata revuo "Střední Evropa".

Post faligo de komunista sistemo en Ĉeĥoslovakio funkciis kiel federacia vicministro pri internaj aferoj – okupiĝis interalie pri morala pritakso de specialaj servoj en komunista ŝtato. Ŝi kontribuis al prilaboro de lustracia leĝo. Ekbaboris ankaŭ kiel ĵurnalistino, de 1992 publikigis interalie en "Lidové noviny".

Aktuale ŝi okupiĝas pri tradukado, ĉefe el la pola kaj angla lingvoj. Membrino de Program-Konsilio de Pola-Ĉeĥa Forumo.

En 2008 Ĉeĥa Senato elektis ŝin kiel membro de Ofic-Konsilio pri Esploro de Totalismaj Reĝimoj (Rada Ústavu pro studium totalitních režimů; Rada ÚSTR).

En 2004 ricevis Oficiran Krucon de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Petruška Šustrová, Politické tanečky. Komentáře vysílané na vlnách Českého rozhlasu Regina 1999-2001, Praha 2002
  • Petruška Šustrová, Služebníci slova, Praha 2008
  • Barbara Sierszuła, Wydarzenia klubowe w ubiegłym miesiącu (Klubaj eventoj de la pasinta semajno), Merkuriusz Klubu Polskiego, n-ro 2/2007