Falkoboenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phalcoboenus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falkoboenoj
Anda karakaro (P. megalopterus)
Anda karakaro (P. megalopterus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Phalcoboenus
Genroj de subdivizioj

Phalcoboenus carunculatus
Phalcoboenus megalopterus
Phalcoboenus albogularis
Phalcoboenus australis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Falkoboenoj aŭ Phalcoboenus estas malgranda genro de rabobirdoj de la familio de Falkedoj. Ili troviĝas en nuda, malferma habitato de Andoj, Patagonio kaj Malvinoj. La kvar specioj estas preskaŭ entere alopatriaj, tio estas (geografie separataj).

Plenkreskuloj estas distingaj, kun nudaj, flavaj, oranĝaj aŭ ruĝaj vizaĝaj haŭtaĵoj kaj vaksaĵoj (mildaj haŭtaĵoj super la nastruoj), kaj nigra plumaro kun varia kvanto de blanko. Junuloj estas ĝenerale brunaj kun helaj rozecgrizaj vizaĝaj haŭtaĵoj kaj vaksaĵoj.

Ili estas tre oportunemaj kaj tipe vidataj piedire surgrunde, kie ili manĝas kadavraĵojn kaj foje malgrandajn animalojn kiujn ili kaptas.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jaramillo, Alvaro, Burke, Peter, & Beadle, David (2003). Birds of Chile. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4688-8.