Piarista preĝejo Sankta Triunuo (Kecskemét)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la Piarista preĝejo Sankta Triunuo en Kecskemét
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Piarista preĝejo Sankta Triunuo en Kecskemét
Piarista preĝejo Sankta Triunuo en Kecskemét
piarist church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Dato de konsekro 1735
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17291765
Specifo
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Piarista preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Kecskemét. Apartenaĵo estas la apuda monaĥejo.

La monaĥejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La piaristoj konstruis tiu ĉi kirkon inter 1729-1765, la sanktejo kaj la suba parto estis preta en 1735, la navo en 1742, la turo nur en 1765. Pesto malhelpis la konstruadon. Post la finkonstruo ne okazis trakonstruoj, la aspekto restis baroko. La paroĥo estis fondita en 1948. En la jaroj 2011 kaj 2012 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Kapelo Sankta Kruco
Kapelo Maria

La preĝejo kontaktiĝas laŭ la trotuaro kun la najbaraj aloj de la monaĥejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. Super la enirejo estas ornamriĉa ŝtona balkono, ĝin kolonoj tenas. En la unua nivelo estas niĉoj kun statuoj pri Jozefo Kalasancio, Elizabeto de Hungario kaj Johano Baptisto, pli supre meze Sankta Maria, flanke sen niĉoj jam libere Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Stefano la 1-a (Hungario). La turo estas nekutime malalta. Malantaŭ la fasado la longa navo etendiĝas. Eniranta tuj estas videbla 2 apudaj kapeletoj: Sankta Virgulino kaj Sankta Kruco. La ĉefaltaro devenis el Privigye (portita en 1747) kaj prezentas la Sanktan Triunuon. Estas 7 flankaj altaroj (1742 - 1756):

Ankaŭ la predikejo orine estis en Privigye. Sur la murojn freskoj ne estis pentritaj. Sub la sanktejo suba nivelo kuŝas kun kriptoj. Tiu suba parto origine estis kapelo de la germana minoritato.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La moneĥejo brakumas la preĝejon laŭ la trotuaro. Ĝi estis konstruita samtempe kun la preĝejo, tamen en 4 fazoj. La alo por la kolegio estis preta dum 5 jaroj, en la kolegio funkcias la prestiĝa piarista gimnazio. En la monaĥejo estas loko por la sakristio.

Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]