Brione (Verzasca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piee)
Brione (Verzasca)
Blazono de Brione (Verzasca)
Blazono de Brione (Verzasca)
Blazono de Brione (Verzasca)
Brione (Verzasca)
Brione (Verzasca)
Brione (Verzasca)
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Verzasca
Koordinatoj  46° 17′ 35″ N 8° 47′ 35″ O / 46.29306 °N, 8.79306 °O / 46.29306; 8.79306 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 35″ N 8° 47′ 35″ O / 46.29306 °N, 8.79306 °O / 46.29306; 8.79306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 201
Areo 48,56 km²
Alteco 756 m super marnivelo
Poŝtkodo 6634
Komunumkodo 5095
Mapo de Brione (Verzasca)
Mapo de Brione (Verzasca)
Mapo de Brione (Verzasca)

Brione (Verzasca) estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 211 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brione (Verzasca) situas en la supra parto de la Valo Verzasca proksimume 20 kilometrojn nordoriente de Locarno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brione kaj la vilaĝetoj Ciosett, Piee kaj Motta.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 48,56 km², de kiuj 50,2% estas kovritaj de arbaro, 5,1% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. Pli ol 40% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brione (Verzasca) limas en nordoriento al Sonogno, en oriento al la eksklavo Gerra (Verzasca) de la komunumo Cugnasco-Gerra, en sudoriento al Lavertezzo, en sudokcidento al Avegno-Gordevio, en okcidento al Maggia, kaj en nordokcidento al Lavizzara.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Brione situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Brione (Verzasca) pasas la vala vojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brione (Verzasca) datiĝas el la jaro 1200 kaj verŝajne deduktiĝas de la kelta vorto briga, kies signifo estas alteco.[3] Dum mezepoko Brione estis flaga loko de la valkomunumo Verzasca. Post la sendependiĝo komence de la 19-a jarcento al la komunumo ĝis 1852 ankaŭ apartenis Gerra (Verzasca). La preĝejo Beata Vergine Assunta en Brione staras sur la restaĵo de kapelo el la jaro 1295. En ĝi troviĝas valoraj freskoj el la 14-a jarcento. Nuntempe ekzistas projekto unuigi ĉiujn komunumojn de la Valo Verzasca al nova valkomunumo Verzasca.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]