Pierce (Idaho)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierce
urbo
Situo de Pierce (ruĝa) en Kantono Clearwater, Idaho
Oficiala nomo: Pierce
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Idaho
Kantono Kantono Clearwater
Situo Pierce
 - alteco 943 m m s. m.
 - koordinatoj 46° 30′ N 115° 48′ U / 46.500 °N, 115.800 °U / 46.500; -115.800 (mapo)
Areo 2,1 km² (210 ha)
 - de tero 2,1 km² (210 ha)
 - de akvo 0,0 km² (0 ha)
Loĝantaro 467 (2020)
Denseco 222,38 loĝ./km²
Municipiĝinta 1860
Horzono PST (UTC-8)
 - somera tempo PDT (UTC-7)
Poŝtkodo 83546
Telefona antaŭkodo 208
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Vikimedia Komunejo: Pierce, Idaho
Retpaĝo: Pierce, Idaho (oficiala retejo, angle)

Pierce estas urbeto de nordokcidenta Usono, situanta en Kantono Clearwater, Idaho. La loĝantaro estas 467 laŭ la popolnombrado de 2020.[1] Ĝi estis la komencejo de la idaha ordeliro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pierce en 1860, tuj post sia fondiĝo

La unua malkovro de oro en Idaho (tiam parto de Vaŝingtona Teritorio) estis anoncita de Elias D. Pierce kaj Wilbur F. Bassett en oktobro de 1860. Ili ŝajne estis gviditaj de virino de la popolo Nez Perce, Jane Timothy Silcott,[2] al oro ĉe la Rivereto Orofino (Canal Gulch),[3][4] en teritorio permesita al la Nez Perce en la Koncilio de Walla Walla en 1855 (traktato validigita en 1859). Urbeto, nomita Pierce City pro la trovinto de la oro, tuj kreskis proksime al la trovejo. De la komenco la oristoj estis invadantaj teritorion apartenantan al la Nez Perce. Usono oficiale forprenis multe el tiu teritorio en 1863, kio rezultigis la Militon Nez Perce en 1877.

Pierce estis la unua kantona sidejo de Kantono Shoshone, kiu estis fondita en januaro de 1861 ene de Vaŝingtona Teritorio, kaj dum la plejparto de sia unua jaro inkludis la plejparton de nuntempa Idaho kaj Vajomingo.[5][6] La Juĝejo de Pierce, konstruita en 1862, estas la plej malnova publika konstruaĵo de Idaho.[7] La Idaha Teritorio estis fondita en 1863, kaj la kantona sidejo moviĝis norden al Murray en Arĝentovalo en 1884. Pierce estis transdonita al Kantono Nez Perce en 1904 kaj fariĝis parto de Kantono Clearwater kiam oni kreis gin en 1911.

Pli ol 6000 homoj loĝis en Pierce dum la ordeliro.[8] Multaj el la almigrintoj estis ĉinoj. En 1885 amaso de blankuloj masakris Lee Kee Nam kaj kvar aliajn ĉinojn, kiujn ili akuzis pri murdo de blanka komercisto, D.M. Fraser. La masakro rezultigis disputon inter la ĉina registaro kaj la teritoria registaro de Idaho, sed la blankuloj ricevis neniun punon.[9]

En la jardeko de 1890 arbarekspluatado anstataŭis oron kiel la plej grava ekonomia aktiveco, kun granda partopreno de almigrintoj de la regiono de la Grandaj Lagoj.[10] Fine de la 20-a jarcento ankaŭ tiu industrio malkreskis pro foruzo de la plej facile ekspluateblaj arbaroj, plistriktiĝo de naturprotektaj normoj, kaj konkuro de kanada kaj sud-usona ligno.

Dum la Dua Mondmilito, arestejo por italoj situis in Pierce.[11]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pierce situas en la Prerio Weippe, norde de la kanjono de la rivero Clearwater.

Pierce havas areon de 2.12 km², ĉiom tere.[12]

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Pierce estas malseka kontinenta (Dfb) laŭ la klimata klasifiko de Köppen.

Monato Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) 6,6 10,3 17,0 23,6 28,7 31,9 35,2 35,6 32,0 25,4 13,6 5,5 7,5 23,1 34,2 23,7 22,1
Averaĝa temp.C) −2,9 −1,4 1,8 5,4 10,1 13,6 17,7 17,1 12,4 6,4 0,7 −3,3 −2,5 5,8 16,1 6,5 6,5
Averaĝa plej malalta temp.C) −18,8 −16,3 −11,8 −6,0 −3,5 −0,2 1,9 1,0 −2,9 −7,7 −12,4 −16,8 −17,3 −7,1 0,9 −7,7 −7,8
Precipitaĵoj (mm) 140 104 110 102 97 85 32 26 41 87 125 145 389 309 143 253 1 094
Pluvaj tagoj (≥ 1 mm) 16,1 14,0 15,3 14,4 12,3 11,7 4,8 4,3 6,2 12,0 14,9 17,9 48 42 20,8 33,1 143,9
Neĝo (cm) 82 59 27 11 0 0 0 0 0 1,0 27 80 221 38 0 28 287
Neĝaj tagoj (≥ 1 cm) 10,7 8,9 6,3 2,2 0,1 0 0 0 0 0,4 4,9 11,7 31,3 8,6 0 5,3 45,2


Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2021 la meza hejma enspezo estis $44 167, kaj la meza familia enspezo estis $54 531. 13.9% de la loĝantoj estis sub la malriĉeca sojlo, inklude 25,4% de la loĝantoj malpli ol 18-jaraj kaj 5,2% de la pli ol 65-jaraj.

Ĉe la popolnombrado de 2020[13] estis 467 homoj en 208 hejmoj en la urbeto. La totala nombro de loĝejoj estis 275. El la loĝantoj 439 estis blankaj kaj 18 estis plurrasaj. 8 estis hispandevenaj de ajna raso.

El la hejmoj 55,3% estis geedzaj paroj loĝantaj kune, 20,2% havis viran hejmestron sen edzino, kaj 17,3% havis virinan hejmestron sen edzo. La averaĝa grando de familio estis 3,14 individuoj.

La meza aĝo estis 52 jaroj. 25,4% de la loĝantoj estis malpli ol 18-jaraj kaj 31,8% estis pli ol 65-jaraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficiala proksimuma takso
  2. Minton, Mary. 2020. "Jane Timothy Silcott". Pacific Northwesterner 64(1).
  3. Miner Shanty.net Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine - Pierce history - accessed 2011-12-30
  4. "Pierce was location of first gold strike in Idaho in 1860", October 6, 1955, paĝo 6-LCSE.
  5. "Idaho for the Curious", Cort Conley, ©1982, (ISBN 0-9603566-3-0), p.62-69
  6. Idaho History.net - Pierce
  7. Idaho History.net - referenco - 0946
  8. [1]
  9. Wilson, Sydney. "The Pierce City Massacre: Violence against Immigration Laborers". [2]
  10. [3]
  11. "Pierce". Johnson, Robert Coker. 2011. Idaho Magazine 10(7).
  12. US Gazetteer files 2010. United States Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2011-02-20. Alirita 2012-12-18.
  13. U.S. Census website. Usona Buroo de la Censo. Alirita 2023-06-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]