Pierre Petit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierre PETIT)
Pierre Petit
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1904 (1904-07-18) (119-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
vdr

Pierre PETIT (pöti) (naskiĝis la 18-an de julio 1904 en Reims) estis franco, redaktoro pri ŝipkonstruado.

Esperantiĝis en 1919. Sekretario de Esperanto-Grupo en Rosny-sous-Bois (1920-22), de la Federacio de la Pariza Regiono (1922-24), de SFPE (1923-24), administranto de SFPE (1924-29), helpsekretario (1924-29), konstanta sekretario (de 1929), vicdelegito de SFPE en KR (1932), kaj sekretario de la Plenpova komitato pri reorganizo de la neŭtrala Esperanta movado (1932-33). Laboris ĉefe pri la reorganizo de la Federacio de la Pariza Regiono (1921-22), kaj de SFPE (1922-24). Mirinde agema propagandisto per paroladoj ktp, kaj organizanto. Al li SFPE dankas multajn el siaj progresoj dum la dek lastaj jaroj. Publikigis rakonton pri vojaĝo en Italujo (en la „Tribune Espérantiste“).

En 1956, li estis vicprezidanto[1] de la Unuiĝo Franca por Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Conseils aux Groupes Esperantistes. Parizo, Secretaire Permanent de la Societe Française pour la Propagation de l' Espéranto; 1935.
Citaĵo
 En franca lingvo nia agema s-ano Petit, reprezentanto de Francujo en Komitato de UEA, deziris doni al grupestroj kaj la samideanoj konsilojn, kiamaniere labori por Esperanto. Inter la 19 ĉapitroj de la ege interesa kaj valora 54 paĝa libro ni menciu: Kiamaniere fondi grupon? Kiamaniere propagand-konferencon? La konferenco de propagando La kursoj. La ekzamenoj. La vivo de la grupoj. La festaranĝoj. Ekspozicioj. Ekskursoj. Biblioteko. La vivrimedoj por la grupo. Gazetaro. Praktikaj servoj. Du propagand-semajnoj. Kongresoj kaj karavanoj. La organizo. Jen mi nomis preskaŭ ĉiujn ĉapitrojn, ĉar ĉiuj estas saminteresaj kaj neniu preterlasu legi la libron. 
— Hugo Steiner. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.125 (dec 1935)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arĥivo de la jaro 1956 de la revuo La Informilo
Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Esperantista FrancaPoste:
Jean Couteaux19461947Georges Warnier