Pilot (fabrikisto de skribiloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilot
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1918 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Tokio
Lando Japanio
Agokampo skribilo
TTT Oficiala retejo
vdr

La Pilot Pen Corporation (japane 株式会社パイロットコーポレーション, Kabushiki Gaisha Pairotto Kōporēshon) estas japana fabrikisto de skribiloj, kiu ankaŭ produktas aliajn skribinstrumentojn kaj juvelaĵojn [1].

Ĝi estas la plej granda fabrikisto de skribiloj en Japanio, kaj havas grandan nombron da filioj tra la mondo, ekzemple: en Filipinoj, Anglio, Indonezio, Malajzio, Brazilo, Sud-Afriko, Germanio kaj Francio. Plej multaj pilotplumoj estas produktitaj en Japanio, Francio kaj Usono.

La firmao lanĉis pilotserion de "verdaj" produktoj sub la nomo BeGreen - plumoj kaj krajonoj konsistigitaj plejparte de reciklitaj materialoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilot Pen Company estis fondita fare de Ryosuke Namiki en 1918 sub la nomo "Namiki" [2]. En 1926 la firmao malfermis oficejojn en aliaj lokoj kiel ekzemple Malajzio, Singapuro, Bostono, Londono kaj Ŝanhajo. En 1938 la nomo de la firmao estis ŝanĝita al "Pilot Pen Co., Ltd" kaj en 1950 ĝi denove estis ŝanĝita al "Pilot Ink Company, Ltd". En 1954, filio de la firmao estis malfermita en Brazilo. Inter 1972 kaj 1999, diversaj filioj estis establitaj kaj la firmao iĝis korporacio kiu inkluzivas la tutmondajn filiojn de la origina firmao kiel filio.

kategorio Produktaj detaloj
Plumoj Fontoplumo, globkrajono
Surstrekiloj Markiloj, Surstrekiloj
Krajonoj Mekanikaj krajonoj
Akcesoraĵoj Replenigoj por plumoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patterson, Troy, "Fountain pen sales are surging, despite flat luxury global sales", Chicago Tribune, February 6, 2017.
  2. "Pilot Pen: History" Arkivigite je 2014-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, Pilot website.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]