Pjotr Ŝirŝov
Pjotr Ŝirŝov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1905 en Dnipro |
Morto | 17-an de februaro 1953 (47-jara) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Alma mater | Odesa Universitato |
Okupo | |
Okupo | zoologo • esploristo • marbiologo • politikisto |
Pjotr Petroviĉ Ŝirŝov (en rusa Пётр Петрович Ширшов) (25a de decembro (laŭ julia kalendaro 12a de decembro), 1905 en Jekaterinoslav (nune Dnipropetrovsk, Ukrainio) - 17a de februaro, 1953 en Moskvo) estis rusa sovetunia oceanografiisto, hidrobiologo, polusesploristo, politikisto, akademiano (1939), kaj Heroo de Sovetunio (1938).
Li estis membro de la nordpolusa stacio Norda Poluso-1. La ekspedicio estis transportita aviadile zorge de Mark Ŝevelev. "NP-1" funkciis dum 9 monatoj, dum kiuj la flosglacio veturis 2850 km. La komandanto de la stacio estis Ivan Papanin. La 19an de februaro 1938 la sovetaj glacirompiloj Tajmir kaj Murman elportis la kvar polusesploristojn el la stacio ĉe la orienta marbordo de Gronlando. Ili alvenis en Leningrado la 15an de marto per la glacirompilo Jermak.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (19 February 2013) “[1]”, Мурманский Вестник (Rusa). Arkivigite je 2015-09-27 per la retarkivo Wayback Machine