Plouër-sur-Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plouër-sur-Rance / Plouhern
komunumo
Port plaisance plouer sur rance.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d'Armor.svg Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Dinan okcidenta
Komunumaro Rance - Frémur
INSEE kodo 22213 [+]
Poŝtkodo 22490 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 551  (2019) [+]
Loĝdenso 179 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 32′ N, 2° 0′ U (mapo)48.527777777778-2.0033333333333Koordinatoj: 48° 32′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 19,89 km² (1 989 ha) [+]
Situo de Plouër-sur-Rance / Plouhern
Situo de Plouër-sur-Rance / Plouhern

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Plouër-sur-Rance [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Plouër-sur-Rance (jen france, prononco pluɛʁ syʁ ʁɑ̃s, bretone Plouhern) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2019 en la komunumo vivis 3 551 loĝantoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Écartelé : au premier et au quatrième de gueules aux six quintefeuilles d'or ordonnés 3, 2 et 1, au deuxième et au troisième d'argent au sautoir de gueules cantonné de quatre billettes du même.
esperante Kvarpartigita : la unua kaj la kvara gorĝaj kun ses oraj kvinfolioj ordigitaj laŭ 3, 2 kaj 1, la dua kaj la tria arĝentaj kun gorĝa andrea kruco kun enkantone kvar ŝindoj samkoloraj.
Detaloj La oficiala situacio de la blazono restas determinota.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la komunumo situas sur monteto.

Malsupre, la cale des moulins (esperantligve "la ŝipdeklivo de la muelejoj) ebligas aliri al la estuaro de la rivero Rance, kun ties jaĥtohaveno, ties jaĥtoklubo, ties deklivoj kaj tie tajdomuelejo.

La komunumo etendiĝas ankaŭ sur vasta areo malpli loĝata pli okcidente, ĝis la turo de "chêne vert", borde de la rivero Rance, fronte al Mordreuc.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Domaroj, lokoj[redakti | redakti fonton]

(nekompleta listo)

  • La Fosse-Gorhan
  • La Moinerie
  • La cale aux moulins (esperante La ŝipdeklivo de la muelejoj)
  • La Paumerais
  • La Mettrie-Paumerais
La ŝipdeklivo de la muelejoj fotita de ŝiponone
La ŝipdeklivo de la muelejoj.
Dosiero:IMG 1230-001 (2).jpeg
Plouër, la ŝipdeklivo

Historio[redakti | redakti fonton]

Raoul de Plouer, kavaliro, atestas ke la nobelo de Plouer donacias al la Abatejo Notre-Dame du Tronchet en 1243 vitejon kaj kulturkampon de Raoul de la Touche kaj de ties edzino, Agathe, de Robert, Roland kaj Abraham iliaj filoj. Kun konsento de sia edzino kaj de Rualen, sia plej aĝa filo, Raoul de Plouer konfirmas tiun donacion, rezervante al si nur la rajtojn je dekonimposto kaj enboteligo sur la du bienoj. En 1251, tiu donacio estis ratifita antaŭ Godefroy, kromnomata Leesfant, kavaliro, seneskalo de Alain de Dinan, fare de Hamond Ruffier kaj de ties tri filoj[1]. La farmobieno de La Moinerie en Plouër dependis de la abatejo Tronchet, sed ĝi estis cedita post la deklaroj de 1685 kaj 1790 ( verŝajne al la Abatejo Saint-Magloire de Léhon)[2].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2001 --- Jean-Claude Havard Diversa Maldekstro (DVG) Emerito


1996 2001 Yves Gervaise Sen partio Agregacia profesoro


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • En la malnovaj tempoj, la timo resti fraŭlino instigis multajn junajn bretoninojn al defioj. Grimpinte supre de menhiro (la ŝtono de Lesmont) kaj sin lasante gliti sepfoje unu post la alia, ili povis, se ne videblis skrapetoj, esperi trovi fianĉon ĝis tiam malinklina al alproksimiĝo.
  • La turo de "chêne vert", je la okcidenta fino de la komunumo.
  • La lasta tajdomuelejo de la komunumo situas proksime de la jaĥtohaveno. Ĝi produktis farunon ĝis en la 1960-aj jaroj. En la 1970-aj jaroj, la konstruaĵo estis modifita por konstrui ŝipojn. Poste, en la 1980-aj jaroj, la malnova muelejo fariĝis fabriko de pluvmanteloj de Valot. Fine, ekde la 90-aj jaroj, tiu muelejo fariĝis apartamentaro.
  • La galeritombo Bel Evan en la loko "Clos Belevau" estis klasita monumento historia.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Henri Kowalski (1841-1916), fama pianisto (iama lernanto de Chopin). Filo de pola oficiro, li edziĝis en Parizo, la 22-an de septembro 1869 al Marie Éloy, kantistino, kromnomata "La Ferrari", posedanto de la kasteloj de Chêne-Vert kaj de Vau carheil, kie li vivis de 1867 ĝis 1916.
  • Admiralo André Roux (1907-1983), Kompano de la Liberigo, Granda Oficiro de la Honorlegio, Medalo de la Rezistado kun rozeto, Militkruco 39/45 (5 citaĵoj) kaj de T.O.E...
  • Roger Gicquel (1933-2010), tie emerite vivis ĝis sia morto la 6-an de marto 2010.
  • Joseph Gautier (5-an de novembro 1918 en Plouër-sur-Rance - 19-an de januaro 1986 en Dundee) maŝinisto kaj poste kvartirmastro en la submarŝipoj Surcouf, Junon kaj poste Morse , kun bazo en Dundee, Skotlando, dum la tuta dua mondmilito. Deirinta de Plouër-sur-Rance en majo 1940 por aliri al Anglio, (postenigo en aŭgusto 1940) M.M. Militkruco.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michel Pelé, Les édifices religieux dolois, les Bénédictins du Tronchet, Combourg, Rennes, 1975-2009, p. 5.
  2. Amédée Guillotin de Corson, Pouillé historique de l'archevêché de Rennes.
  3. A. Berenson ; M. Saltmarsh "Suicide by Madoff investor only adds to mysteries", International Herald Tribune January 2, 2009

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]