Saltu al enhavo

Plurbranĉa anteriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anthericum ramosum
plurbranĉa anteriko
plurbranĉa anteriko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Genro: Anteriko Anthericum
Anteriko plurbranĉa, Anthericum ramosum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plurbranĉa anteriko, latine Anthericum ramosum, estas specio el la familio Asparagacoj.

Tiu plurjara herbo altas 30 – 60 cm, ĝi havas rektajn tigojn kiuj estas dispartigitaj en pluraj tigoj duarangaj.

La folioj estas maldikaj (4-5 mm larĝaj) kaj pli mallongaj ol la flortigo.

La floroj, en simplaj grapoloj, aperas de junio ĝis aŭgusto. La ses tepaloj estas longaj 8 - 13 mm, blankaj, la internaj iom pli larĝaj ol la eksteraj, kaj samlongaj kiel la stamenoj. La floroj produktas multe da nektaro, do allogas abelojn kiuj fekundas ilin.

La frukto estas preskaŭ sfera kapsulo.

Tiu planto kreskas sur kalkaj kaj sekaj montetoj ĝis 1800 m. Oni trovas ĝin en Eŭropo, ĉefe en Centra Eŭropo, en Krimeo kaj en Kaŭkazio. Ĝi estas hardita kaj povas elteni temperaturojn de – 20°.

Fruktoj (kapsuloj)