Pola Biblioteko en Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pola Biblioteko en Parizo

Pola Biblioteko en Parizo (france Bibliothèque polonaise de Paris) estas pola kultura centro, fondita en 1838 interalie de Adam Jerzy Czartoryski, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Karol Sienkiewicz kiel fondaĵo de la tiel nomata "Granda Elmigrado". Ĝia tasko estis kolektado de - savitaj de rabo kaj detruo - libroj, arkivoj kaj naciaj memoraĵoj. Ĝi estis dokumenta centro malfermita por dispono de poloj kaj fremdlandanoj. En 2013 Unesko listigis la Bibliotekon, Histori-Literaturan Societon en Parizo kaj Muzeon Adam Mickiewicz en Parizo al la Registro por Memoro de la Mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iniciatinto de la pola biblioteko en Parizo estis Karol Sienkiewicz, kiu kunligis jam ekzistantajn librarojn de historia kaj statistika fakultatoj ĉe Histori-Literatura Societo kaj ĉe Societo de Scienca Helpo. Esencan rolon ludis ankaŭ la franca Société de Civilisation, kiu impresita de la artikolo de Adam Mickiewicz, titolita "Rabo de bibliotekoj kaj muzeoj en Pollando", apelaciis pri donaco al Pollando de la biblioteko el publikaj kotizoj. La 24-an de novembro 1838 oni subskribis la akton de fondaĵo, kaj la 24-an de marto 1839 estis solena inaŭguro de la centro. Estraron de la Pola Biblioteko certigis Biblioteka Konsilio, kiun eniris ok delegitoj. Dumviva prezidanto iĝis princo Adam Jerzy Czartoryski, kaj funkciojn de sekretario, bibliotekisto kaj kasisto plenumis Karol Sienkiewicz. Formale proprietulo de la institucio estis pinco Czartoryski, kio ebligis al ĝi ĝustan agadon en la franca jura sistemo kaj donis relativan materian sekuron. Oni komence planis, ke la bibliotekaj kolektaĵoj lokiĝos en estiĝonta Pola Domo, sed pro manko de fondusoj oni rezignis konstrui novan konstruaĵon kaj aĉetis kvaretaĝan brikdomon sur la insulo Saint-Louis apud Quai d'Orléans. La Biblioteko okupis tie 11 ĉambrojn sur la dua etaĝo. Ceteraj loĝejoj estis luitaj por kvitanci pruntitan monon. La centro sufiĉe rapide komencis pligrandigi sian posedadon, ĉefe danke al testamentoj kaj donacoj de privataj personoj (kolektoj de Małachowski, Niemcewicz, Kniaziewicz, Mickiewicz). En 1845 Pola Biblioteko havis 15 mil volumojn, en 1848 jam estis ĉ. 20 mil libroj. En 1914 la libraro konsistis el 100 miloj da verkoj. En 1939 la kolektoj ampleksis jam 145 mil librojn, 1000 manuskriptojn, 12 mil desegnojn, 2800 atlasojn kaj mapojn kune kun 20 mil kopioj de dokumentoj pri historio de Pollando el anglaj kaj francaj arkivoj. Krome troviĝis tie kolekto de revuoj, fotoj, medaloj kaj monunuoj.

Tio estas la plej malnova pola institucio ekster limoj de la lando. De 1853 Biblioteko posedas la propran konstruaĵon sur Insulo Saint-Louis apud Quai d'Orléans. En 1893 lige al falo de tiutempa Histori-Literatura Societo, la respondeco pri la biblioteko transiris al Pola Akademio de Scipovoj en Krakovo. De 1903 ĉe la Biblioteko funkcias Muzeo Adam Mickiewicz en Parizo. Post 1926 rearanĝis ĝin Franciszek Jan Pułaski kaj estis ties plurjara (1926-1956) direktoro.

En 1989 la libraro atingas ĉ. 220 000 volumenojn, posedas ĉ. 5 000 polajn mapojn kaj 7 000 desegnojn de la 16-a ĝis la 20-a jarcento, en tio kolekton de Histori-Literatura Societo.

Post debatoj en 2004 okazis interkonsento inter la Pola Akademio de Scipovoj (pole: PAU) kaj Histori-Literatura Societo (france: SHLP) ke ili ambaŭ gvidos la bibliotekon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Bieńkowska, Książka na przestrzeni dziejów (Libro historispace), Varsovio 2005
  • Janusz Pezda, Historia biblioteki polskiej w Paryżu w latach 1838-1893 (Historio de la pola biblioteko en Parizo en la jaroj 1838-1893), Historia Iagellonica, Krakovo 2013, ISBN 978-83-62261-67-3