Polinezia sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polinezia sturno
Polinezia sturno
Polinezia sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. tabuensis'
Aplonis tabuensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Polinezia sturno (Aplonis tabuensis) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis.[1] Ĝi troviĝas en Usona Samoo, Samoo, Fiĝio, Niuo, Tongo, la Insuloj Santakrucoj kaj Valiso kaj Futuno.

Matei, Taveuni, Fiĝio

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj kaj humidaj arbaroj. Diversaj subspecioj ekzistas en tiu ampleksa teritorio, kelkaj pli malhelaj kaj kelkaj pli helaj. Ties alvoko estas raspaj zumado aŭ sonorilado. Dieto estas frukto kaj insektoj.[2]

Ĉe insuloj kie ĉeestas la Samoa sturno, la Polinezia sturno estas malpli videbla kaj restas enarbare, manĝante pli malmolajn kaj nemanĝeblajn fruktojn. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 2009-08-16.
  2. Pratt, et al, H. Douglas. (1987) The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific. Princeton University Press. ISBN 0-691-02399-9.
  3. Craig, P.. Natural History Guide to American Samoa. National Park of American Samoa, Department Marine and Wildlife Resources, American Samoa Community College. Alirita 2009-08-16.