Pomona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pomona, Nicolas Fouché, ĉirkaŭ la j. 1700
Vertumno kaj Pomona, Luca Giordano (1682–1683), privata kolekto
Vertumno kaj Pomona, muzeo Montpellier

En la Romia mitologio estas Pomona diino de fruktoĝardenoj, ĝardenoj kaj fruktarboj. Miton pri Pomona rakontas romia poeto Ovidio en la 14-a libro de sia verko Metamorfozoj (latine Metamorphoses). Ŝi estis edzino de la dio Vertumno, mito el ŝi faris amantinon de Pico, patro de la dio Faŭno. Ŝia nomo devenas el la latina vorto pomum (fruktoĝardeno, fruktarbo).

Pomona estis pelata de multaj svatuloj. La plej fervora estis dio de vetero kaj dio de ŝanĝo Vertumno, kiu prenis sur sin diversajn formojn. Fine li inversiĝis en maljunulinon kaj persvadis Pomonon, ke ŝi edziniĝu lin. Li rakontis al ŝi miton pri Anaksareta kaj Ifiso, kie Ifiso ekamis nobelan Anaksareton, kiu ignoris lin. Ifiso pendmortigis sin kaj Anaksareta estis transformita en ŝtonon. Pomona fine subiĝis al Vertumno propravole.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Romia soleno de rikolto portis nomon de diino Pomona kaj estis solenata aŭtune. Romianoj enkondukis tiun ĉi feston ankaŭ en Irlandon kaj Grandbritanion, kie oni ĝin solenis kune kun kelta festo Saveno. Pli poste ĝi estis ŝanĝita je festo Haloveno.

Atributoj kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Pomona estas kutime ligata kun abundo kaj riĉeco. De la antikvaj tempoj ĝis nuntempo devenas ŝiaj memstaraj statuoj kaj en internoj kaj en eksteroj, plej ofte kiel dekoracioj de kastelaj parkoj, ĝardenoj aŭ de publikaj spacoj. Plie ŝi aperas en grupo de romiaj gedioj en dekoracioj de konstruaĵoj kaj sur arĝenta aŭ porcelana vazaro.

Ŝi estas bildigata plej ofte kiel nuda virino de pufmolaj formoj, sur kapo ŝi havas kronon el unujaraj ŝosoj de fruktarboj aŭ diademo ornamita per pomoj. En la manoj ŝi tenas pelvon plenan de pomoj aŭ diversaj fruktoj, aŭ levas en rekta mano unu pomon, ankaŭ povas ŝuti fruktojn el korno de abundo (tiukaze povas okazi interŝanĝo kun diino de feliĉo - Fortuno). En bildigo de Kvar elementoj ŝi reprezentas Teron.

Pomona en belarto[redakti | redakti fonton]

Sola[redakti | redakti fonton]

Plej ofte ŝi estis temo de romia antikva belarto en tempo de rokoko kaj en moderna arto en 20-a jarcento. Romianoj en suditala Salerno konstruis kaj konsekris al ŝi templon. Bildigo de ŝi estis moderna aparte en la 1-a duono de la 20-a jarcento. Ŝiaj statuoj kreis ekzemple Aristide Maillol, Jan Štursa, aŭ usona skulptisto por fontano antaŭ Hotelo Plaza en Novjorko. Ŝian bildon pentris ekzemple Hyacinte RigaudPierre-Auguste Renoir.

Ŝia statueto ofte formis tigon aŭ alian dekoraĵon de fruktopelvoj.

En diversaj kombinoj[redakti | redakti fonton]

  • kun sia edzo Vertumno, dio de vetero
  • kun Diana - romia diino de ĉaso

Vertumno kaj Pomona instigis eŭropajn pentristojn kaj skulptistojn en tempo de 16-a jarcento ĝis 18-a jarcento kiel okazo bildigi kontraston inter juna bela knabino kaj multejara virino. Ĝi prezentis al artistoj eblon maski erotikan subtekston, malgraŭ Ovidio en Metamorfozoj mencias, ke Vertemno en formo de maljunulino neniam kisis Pomonon.

Ambaŭ dioj estis ankaŭ enteksitaj en murtapiŝon bildigatan ciklon kun ĉefa temo "Amo de dioj" el duono de la 16-a jarcento. Supozata aŭtoro estas Jan Vermeyen. La verko nun troviĝas en Muzeo Calouste Gulbenkian, en Lisbono. François Boucher elproduktis proponojn por teksisto de murtapiŝoj Maurice Jacques, kiu laboris en gobelena manufakturo pri murtapiŝoj, kiuj enhavis krom aliaj ankaŭ Vertumnon kaj Pomona (1775 – 1778). Sur tapiserio oni trovos ankaŭ Jupiteron, komplimentatan Calliston transvestitan kiel Diana, ekzemple en muzeo de J. Paul Getty en Los-Anĝeleso.

Pomona en muziko kaj danco[redakti | redakti fonton]

  • Madame de Pompadour, kiu bele kantis kaj elegante dancis, komponis rolon de Pomona en pastoralio dediĉita al kortega publiko en Versailles. Jean-Baptiste Lemoyne en la jaro 1760 referencas tiun ĉi eventon per skulptista rokoka artista verko.
  • Operon Pomona komponis franca komponisto Robert Cambert pri libreto de Pierre Perrin en la jaro 1671.

Pliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pomona en la ĉeĥa Vikipedio.