Porfirino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Strukturo de la porfino, la plej simpla el la porfirinoj.

La porfirinoj (el la greka porphyrá - porpora), estas klaso de komunaj kemiaj komponaĵoj, kies molekulo estas karakterizita per heteriklikka skeleto konstituata de kvar molekuloj de pirrolo inter si kondensitaj en la alfa pozicio pere de metinaj pontoj.[1]

Ili gravas jen en naturo pro la diversaj roloj plenumitaj en la vegetalaj kaj animalaj organismoj, kaj jen industria kaj kuracista medioj. Tiuj naturaj, kiel la klorofilo kaj la grupo Hemo, estas fundamentaj por la disvolviĝo de la vitalaj funkcioj de la organismoj. Aparte la klorofilo ebligas la Fotosintezon en la plantoj, sekve de la sorbado de la lumo kiu poste estas transformata en kemian energion. La hema grupo, male, entenata en la [[Hemoglobino], ebligas, male, la ĝustan oksigenadon de la diversaj histoj en la animalaj organismoj plenumante la funkcion de oksigenoportantoj

La alta koniugado ĉeesta en tiuj molekuloj estas unu el la precipaj karakterizoj kiuj ebligas ilian aplikadon kaj utiligon por diversaj celoj, kio favoris ankaŭ al la alestigo de sintezaj porfirinoj.

Ili estas, ekzemple, utiligitaj kiel koloriloj en la kampo de la vernisoj, de la plasto kaj de la kemiaj fibroj.

Kemia strukturoj[redakti | redakti fonton]

La porfirinoj estas klaso de komponaĵoj kiuj etendiĝas al la molekuloj origine naturaj kaj origine sintezaj.

Grava kvalito de la porfirinoj estas la rigideco ŝuldita al la ebena strukturo de la ringo de la molekulo kaj al la sternita konjugado de la makrociklo.

Ĉiam danke al la sternita konjugado, tiu tipo de molekuloj sukcesas sorbi determinitajn radiadojn, kiuj poste, reelmetitaj, liveras specifan koloradon.

Porfirinoj kaj respektivaj molekuloj[redakti | redakti fonton]

La biosintezo kapablas facile kunordigi diversajn metalojn. Fero, Magnezio, zinko, kupro, nikelo kaj kobalto estas komunaj ekzemploj de metaloj malkovritaj en ligo kun porfirina sistemo.

Biosintezo[redakti | redakti fonton]

Biosintezo de la hemo. Oni notu ke la flavo estas indikata en la mitokondrio dum la blanko aperas en la sektoro de la Citoplasmo.

La biosintezo estas efektigita precipe en la hepato kaj en la osta medolo ene de la citoplasmo kaj de la mitokondrioj.

La unua etapo de la formiĝo de la porfirino konsistas en la sintezo de la Acido 5-aminolevulinika tra la glicino kaj la succinil-CoA devenanta el la ciklo de Krebs, en aparta procezo katalizita de la enzimo ALA-sintetazo.

Porfiroj[redakti | redakti fonton]

La porfirioj estas serio da maloftaj malsanoj, plejofte heredaj, ligitaj al malabundo de iu specifa enzimo de la biosintezo de la porfirinoj. Ili estas ĝenerale senbrigitaj de surpreno de kuraciloj, de la efiko de endogenaj hormonoj aŭ de engluto de toksaj substancoj. La klinikaj efikoj povas esti diversspecaj, aparte elstaras tiuj neŭrologiaj kaj haŭtaj,

Komunaj porfirinaj derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Porphyrine.jpg

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle IUPAC Gold Book, "porphyrins"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (EN) P. Rothemund, A New Porphyrin Synthesis. The Synthesis of Porphin in J. Am. Chem. Soc., vol. 58, nº 4, 1936, pp. 625–627, DOI:10.1021/ja01295a027.
  • (EN) P. Rothemund, Formation of Porphyrins from Pyrrole and Aldehydes in J. Am. Chem. Soc., vol. 57, nº 10, 1935, pp. 2010–2011, DOI:10.1021/ja01313a510.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]