Portalo:Literaturo/Aktualaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Decembro 2006

En KAVA-PECH aperis ekzemple:

Biblio
Biblio
Biblio - bindita libro. La unua eldono de Biblio en nove redaktita versio farita de Ekumena Komisiono de ILEI kaj KELI subgvide de Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger. La libro enhavas Malnovan Testamenton en traduko de L. L. Zamenhof inkluzive de deŭterokanonikaj libroj en traduko de Gerrit Berveling kaj Novan Testamenton en traduko de Brita komisiono (J. C. Brust, B. J. Beveridge kaj C. G. Wilkinson). La libro havas 1375 paĝojn kaj ĝi estas presita sur fajna biblia papero. Ĝi aperis en Esperanto.
La afrika medicino, mirige efika
La afrika medicino, mirige efika
La afrika medicino, mirige efika - la libro estas aŭtobiografio de Yvette Parès, franca kuracistino kaj sciencistino, kiu preskaŭ sian tutan vivon oferis al esploro kaj kuracado de lepro kaj pluaj malsanoj, kiuj decimas multe da ŝtatoj de Afriko. Ĉar okcidenta medicino ĉi tie tro ne pruviĝis, helpe de plej bonaj popolaj kuracistoj ŝi ekstudis tradician afrikan medicinon. Spite al ĉiuj malfacilaĵoj kaj komenca nekompreno ŝi sukcesis fondi gloran malsanulejon. La libro estas en Esperanto, el la franca tradukis Jacques Roux.