Preĝejo Ĉieliro de Maria (Andocs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro de Maria en Andocs
Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro de Maria en Andocs
katolika preĝejo • malgranda bazilikoparoĥopreĝejo • shrine to the Virgin Mary
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Andocs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
Dato de konsekro 1747
Konsekrinto Márton Bíró
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko kun gotika sanktejo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento kaj unu el la plej konataj pilgrimejoj en Hungario, en vilaĝo Andocs.

Preĝejo Ĉieliro de Maria (Andocs)

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 15-a jarcento en la vilaĝeto gotika kapelo estis konstruita, kiun la turkoj (laŭ la onidiro) ne tuŝis. En 1643 episkopo György Jakusics invitis jezuitajn misiistojn al Andocs kaj ties najbareco. (Memoru: tiu landparto tiam apartenis al la Osmana Imperio!) Laŭ raporto en Andocs etendiĝas ruina kapelo, sed interne troviĝas netuŝita skulptaĵo pri Sankta Maria, kiu faras miraklojn. Vatikano permesis aranĝi kermeson kun pilgrimadoj. En 1686 la turka armeo retiriĝis el la lando, la jezuitoj en Andocs devis servi plu jam en Pécs. Andocs restis sen pastroj, nur en 1716 alvenis franciskanoj. En 1721 antaŭ la kapelo ili konstruis monaĥejon, kiu forbruliĝis post 2 jaroj, sed la kapelo ne bruliĝis. En 1725 oni komencis konstrui pli novan monaĥejon. Inter 1739-1746 estis konstruita baroka preĝejo, la kapelo iĝis sanktejo, post kelkaj jaroj oni konstruis 6 flankajn altarojn. La orgeno funkcias ekde 1942. Ekde 2006 oni faras renovigajn laborojn.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kun la monaĥejo formas kvadrato, meze estas korto. La fasado de la preĝejo estas simetria, meze la kvadrata turo kun 3 enirejoj reliefas. En la ĉefaltaro estas videbla ne nur la menciita skulptaĵo, sed ankaŭ skulptaĵoj pri Sankta Agata kaj Sankta Dorotea el Caesarea, tiuj skulptaĵoj devenis el la malnova kapelo. Estas ankaŭ aliaj skulptaĵoj en la preĝejo pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Sankta Francisko el Asizo, Sankta Antonio el Padovo. La flankaj altaroj estas dediĉitaj ekzemple al Sankta Antonio el Padovo, ambaŭ Sanktaj Johanoj, Sankta Francisko el Asizo, Koro de Jesuo, Barbara (Sankta).

Sub la preĝejo kriptoj troviĝas. Apud la preĝejo estas puto, kiu funkcias kiel sankta akvo. La ĉefa kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto, krome estas ankaŭ 9 pilgrimaj kermesoj.

Panoramo al la preĝejo
La ĉefaltaro

Vestoj de la skulptaĵo[redakti | redakti fonton]

La skulptaĵo 160 cm. longa ekde 1747 ricevas diversajn vestojn, nuntempe la vestoŝanĝo okazas dum la ĉefkermeso. La malnovaj vestos aldoniĝas al la muzeo, kiu funkcias en teretaĝo de la monaĥejo. La plej malnova vesto devenas el 1852. En 2016 oni gardas 338 vestojn, ofte alvenas vestoj de la pilgrimantoj.

Apoteko[redakti | redakti fonton]

La monaĥoj havis apotekon ekde 1723, kiu funkciis por la tuta departemento inter 1763-1796 (ĝis 1781 ĝi estis la sola apoteko en la departemento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]