Preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro (Fertőrákos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro en Fertőrákos
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro en Fertőrákos
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fertőrákos
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Sopron
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko (la turo estas pli malnova)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ŝtonoj el la loka ŝtonminejo
Ligiloj
vdr

La kristana preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro estas religia historia monumento en vilaĝo Fertőrákos (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama "Rakus" estis menciita kirko en 1241. La turkoj detruis ĝin en 1529. Episkopo György Széchényi rekonstruis la tiam nomatan kirkon Sankta Nikolao en 1662, sed la turo restis preskaŭ origina. En tiu erao la reformacio ĉi tie ne efikis, ĉar la aktuala episkopo ofte pasis tempon en la Episkopa kastelo de Fertőrákos. La turkoj denove detruis la preĝejon en 1683, sed en 1691 Leopold Karl von Kollonitsch rekonstruis ĝin. En 1728 iu bruldetruis la kirkon, en 1777 ĝi estis trakonstruita fare de Ferenc Zichy (episkopo). La orgeno estis kreita en 1784, trakonstruita en 1934 kaj 1957. En 1992 dum la plena renoviga laboro oni trovis plenan fundamenton de la origina mezepoka kirko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ vojo en mezo de la vilaĝo. Apud la kirko estas 4 tomboj de pastroj kaj kolono kun statuo. La fasado estas preskaŭ simetria (nur dekstre estas enirejo al supro de la turo), meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas svelta plurlatera piramido. Sub la turopinto estas ĉirkaŭirebla teraso por kontroli la panoramon pri fajroj aŭ malamikoj. La navo finiĝas en kvarangula absido. Sub la konstruaĵo estas kriptoj. Interne la ĉefaltara bildo prezentas la Ĉieliron, apude troviĝas lignaj statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. Ambaŭ barokaj flankaj altaroj estas ornamriĉaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.