Preĝejo Domingo de Guzmán (Várvölgy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Domingo de Guzmán
Paroĥa preĝejo Domingo de Guzmán en Várvölgy
Paroĥa preĝejo Domingo de Guzmán en Várvölgy
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Várvölgy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Keszthely
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Longo 22 m (interne, el tio la navo estas 10 m)
Larĝo 5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Domingo de Guzmán estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Várvölgy. Ĝi estas konata ankaŭ pri la malnova loknomo Alsózsid [alŝOĵid] (=malsupra Zsid).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri paroĥo okazis en 1333, la kirko estis gotika laŭ la arkeologoj. En 1428 ankaŭ kapelo estis menciita apud la kirko, en 1550 laŭ la priskribo ĝi estis funkcianta paroĥo. Nepre menciindas unu el la sonoriloj, kiu kreiĝis en 1524 (la dua plej malnova hungara sonorilego. En 1755 sakristio, krucnavo kaj flankokapelo estis alkonstruitaj. En 1899 la plena preĝejo trakonstruiĝis, kiel oni nun vidas ĝin. La orgeno alvenis en 1901.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed apud la kirko monumento pri la 2-a mondmilito, malantaŭ la kirko krucifikso estas videblaj. La fasado estas simetria, la kvadrata turo plene reliefas meze. Estas 3 enirejoj laŭ la fasado, la ĉefa en la turo, la aliaj du flanke. La turo pli supre iĝas oklatera kun oklatera piramida pinto. La absido estas same oklatera kaj havas saman larĝon, ol la navo. Ekstre pilieroj apogas la konstruaĵon. Memortabulo troviĝas sur la ekstera muro pri falintoj dum la 1-a mondmilito.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]