Preĝejo Elizabeto de Hungario (Körmend)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario (Körmend)
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario en Körmend
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario en Körmend
paroĥokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Körmend
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Körmend.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri preĝejo en Körmend okazis en 1244. La nun videbla preĝejo kun kriptoj estis konstruita en la 1490-aj jaroj. Inter 1590-1643 la protestantoj uzis la kirkon, poste Ádám Batthyány reakiris ĝin. En 1698 dokumento priskribas la preĝejon tre ruina, tamen uzebla. En 1731 la preĝejo estis trakonstruita kaj tiam estis konstruita la turo. La interna parto barokiĝis. La orgeno alvenis en 1910. La preĝejo renoviĝis en 1938, krome koridoro estis alkonstruita. Post jaroj el la koridoroparto oni kreis flankoaltaron dediĉitan al la Sankta Kruco. La konstruaĵo ekstere renoviĝis en 1968, interne en 1980.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto laŭ malgranda placo. Apud la preĝejo ekde la mezepoko ĝis la 19-a jarcento tombejo funkciis. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La navo formas brikon, apude sakristio estas videbla. En fino de la navo plurlatera absido kun pilieroj etendiĝas. Interne la ĉefaltaro estis kreita en la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Elizabeton de Hungario, ankaŭ estas videblaj 22 anĝeloj kaj 13 skulptaĵoj. La apudaj flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Maria, Koro de Jesuo, Johano Nepomuka. En la navo troviĝas altaroj pri Sankta Antonio kaj Sankta Anna.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.