Preĝejo Eterna Adorado (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Eterna Adorado
Preĝejo de Eterna Adorado en Budapeŝto.
Preĝejo de Eterna Adorado en Budapeŝto.
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Ferencváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Suda Pest
paroĥo en Preĝejo Sankta Vincento de Paul (Budapeŝto)
Dato de konsekro 1908
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Sándor Aigner
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19041908
Specifo
Alto 58 m (turo)
Konstrumaterialo la fasado estis masonita el kalkoŝtonoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo de Eterna Adorado (hungare Örökimádás Oltáriszentség) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en Ferencváros (distrikto).

Historio[redakti | redakti fonton]

La hungara societo Eterna Adorado estis fondita en 1858. La membroj ankaŭ volis havi propran kirkon. Tiu volo plifortiĝis depost murdo de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario en 1898, ĉar oni ligis la estontan kirkon al memoro de Elizabeto. En 1901 monaĥinoj alvenis el Belgio, kies tasko estis la adorado. En 1903 la societo aĉetis konvenan teritorion. La solena konstruado okazis en la sekva jaro kun ĉeesto de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj József Samassa. La preĝejo kune kun la monaĥinejo kaj sidejo estis preta en 1908. La societo aĉetis loĝejojn por la pastroj en la komenca flankostrato en 1927. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo ruiniĝis, sed poste ĝi estis rekonstruita. En 1950 la ŝtato resendis la monaĥinojn al Belgio. Dum la Hungara revolucio de 1956 la preĝejo denove ruiniĝis, poste denove rekonstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la trotuaro kaj la aloj kontaktiĝas kun aliaj domoj de la vojo. La fasado estas simetria. La unusola svelta turo estas meze, same meze estas la ornama enirejo. En la aloj iam la monaĥinejo kaj la asocia sidejo funkciis, nuntempe estas loĝejoj. En la fasado estas videblaj statuoj pri Elizabeto de Hungario kaj Sankta Francisko el Asizo, krome ankaŭ fenestrorozo. Interne tuj estas flanke po unu kapeloj pri Helpema Sankta Maria kaj Sankta Kruco. La navo konsistas el ĉefnavo kaj po unu flankonavoj. Super la flanknavoj estas galerioj. En la sanktejo la altaro estas 9 metrojn alta kaj skulptita el marmoro. La benkoj estis faritaj el kverkoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]