Preĝejo Kristo Reĝo (Verpelét)
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo en Verpelét
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Verpelét |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
dekanujo | Kápolna–Füzesabony |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Kristo Reĝo estas romkatolika historia monumento en urbo Verpelét (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, ĝi gotikiĝis post 2 jarcentoj, en la 18-a jarcento barokiĝis. En 1696 la titolo estis Ĉiuj Sanktuloj. Jam en la pacemaj tempoj en 1732 la kirko estis renovigita, en 1764 nova plafono, en la sekva jaro nova turo estis konstruitaj. En 1790 li kirko estis pligrandigita, en 1958 restaŭrita. Ekde tiam oni povas vidi la gotikan pordon, 3 fenestrojn kaj la duonrondan absido. La orgeno estis farita en 1885. La turopinto estis renovigita en 2005.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas en korto, sed en la korto estas ankaŭ statuo "Immaculata" el la 18-a jarcento. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo kun bulba turopinto plene reliefas. La navo finiĝas en rektangula absido. Ĉe fino de la navo sakristio kaj kapelo estis alkonstruitaj. La instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento, la ornamriĉa ĉefaltaro en 1766, ties bildo en 1959 estis pentrita.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- [1]