Preĝejo Lasta Vespermanĝo (Tab)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Lasta Vespermanĝo
Paroĥa preĝejo Lasta Vespermanĝo en Tab
Paroĥa preĝejo Lasta Vespermanĝo en Tab
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tab
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Suda Transdanubio, Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17561762
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tab, Ságvári u. 6.
vdr

La paroĥa preĝejo Lasta Vespermanĝo estas sakrala historia monumento en urbo Tab (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri kirko Sankta Petro en tiam nomita "Thob" jam en la 11-a jarcento (laŭ alia informo en 1320). Dum dominado de turkoj la tiama vilaĝo senhomiĝis, ankaŭ la menciita kirko malaperis. La rehomiĝo komenciĝis en 1712. Nova kirko estis konstruita inter 1756-1762, sed supozeble restaĵoj de la malnova kirko estis reuzitaj. La instalaĵoj estis kreitaj ĉirkaŭ 1790. István Dorfmeister (1729) pentris la freskojn, sed pro morto en 1797 iu disĉiplo finpentris la murojn. En 1799 la konstruaĵo estis pligrandigita, la turo altigita kaj sube kripto (arkitekturo) estis konstruita. En 1904 la freskoj estis renovigitaj kaj restaŭritaj en 1977. 2 orgenoj alvenis en 1926, la 2 sonoriloj en 1933. La turpinto estis ŝanĝita en 1934. Dum la nazia eraro polaj rifuĝintoj kaŝiĝis interne. Ekde 2000 interne estas videbla kopiaĵo de la hungara reĝa krono.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas, malsupre tra la turo la enirejo funkcias. La turpinto estas bulboforma. Super la enirejo estas videblaj 2 fenestroj, sed la ekstertura fasado ne havas fenestrojn. La navo havas flankan enirejon kaj krucnavon, kiu estas same alta, ol la ĉefnavo. La absido estas kvarangula. La ĉefaltaro prezentas la Lastan Vespermanĝon, la flankaltaro Sanktan Marian kaj sanktan reĝon Stefanon.

En la preĝeja korto troviĝas statuoj pri Sankta Francisko el Asizo (2011), Hungara Sankta Familio (2007), Sankta Koro (2002) kaj Sankta Petro (2002), fine ŝtona kruco (1894).

Kermeso okazas depost semajno de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.