Preĝejo Marteno de Tours (Söpte)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Marteno de Tours
Preĝejo de Marteno de Tours en Söpte
Preĝejo de Marteno de Tours en Söpte
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Söpte
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Söpte.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1460 (laŭ alia informo en 1674). Dum la kontraŭturkaj bataloj la kirko detruiĝis, la loĝantoj iĝis luteranoj. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1723, poste ĝi barokiĝis en 1830. La orgeno funkcias ekde 1958. En 1954 la preĝejo estis renovigita kaj la freskoj estis pentritaj. Tiam oni malkovris skulptaĵon faritan el tilio, kies nomo estas "Virino Vestita en Sunon", tio estas Sankta Maria kun Jesuo. Ĝi estis skulptita en la 17-a jarcento. En 2004 la skultaĵo estis restaŭrita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unusolan kvadratan turon super la enirejo kaj unu simplan navon. La sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo. Ankaŭ sakristio apartenas la la konstruaĵo. La preĝejo estas ĉirkaŭita per muro. Apude kolono de Sankta Triunuo situas, ĝi devenas el la 18-a jarcento. Interne la mebloj kaj la altaroj estis faritaj en la sama jarcento. La orgeno situas en la galerio. Centre de la ĉefaltaro la bildo prezentas Martenon de Tours, kiu preĝas. Apude estas 2 skulptaĵoj pri Sankta Francisko kaj Sankta Katerino.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro. La preĝejo estas memorloko de "Vojo de Sankta Marteno" (latine Via Sancti Martini) kaj ankaŭ memorloko de "Via Tektonica" inter urboj Sopron kaj Szombathely.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tabulo por montri la pilgrimvojon