Preĝejo Naskiĝo de Maria (Józsefváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Naskiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Józsefváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Budapeŝto
paroĥo paroĥa kirko
Dato de konsekro 1931
Konsekrinto Jusztinián Serédi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1930–1931
Specifo
Alto 35 m estis la plena turo (po 28 m la flankaj turoj)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Naskiĝo de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Józsefváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la fruaj 1930-aj jaroj Hungaraj Ŝtatfervojoj konstruigis preĝejon en kolonio de fervojistoj. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo perdis la turon, ekde tiam nur trunkita turo estas videbla.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en malgranda korto. En mezo de la fasado estas la ornamriĉa enirejo, pli supre la trunkita turo altiĝas. Apud la turoj estas flanke po unu kompletaj turetoj, kiuj preskaŭ atingas altecon de la ĉefturo. Malantaŭ la turoj la ĉefnavo etendiĝas, kiun pilieroj apogas. En fino de la navo krucnavo etendiĝas, fine la plurlatera absido estas videbla. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido.

Interne ornamo de la ĉefaltaro estas skulptaĵo pri Sankta Maria (Immaculata). La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Emeriko de Hungario. La predikejo estis farita el ŝtonoj.

Kermeso okazas en dimanĉo inter la 8-an kaj 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]