Preĝejo Naskiĝo de Maria (Magyarszecsőd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Naskiĝo de Maria
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Magyarszecsőd
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Magyarszecsőd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Magyarszecsőd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
paroĥo la zorganta paroĥo estas en Preĝejo Elizabeto de Hungario (Körmend)
Statuso filio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria (la hungara titolo estas "Kisboldogasszony") estas romkatolika historia monumento en unuigita vilaĝo Magyarszecsőd. Antaŭ la unuiĝo la preĝejo funkciis en Egyházasszecsőd.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko dediĉita al Ĉiuj Sanktuloj estis konstruita en la 13-a jarcento. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la vilaĝanoj sekvis la protestantismon, ili uzis la kirkon longe. Tiutempe ili pentris la murpentraĵojn. Laŭ arkeologoj la turo ne estas origina, la turo kaj la interna bienula galerio estis unuo. En nekonata tempo tio neniiĝis, poste nur sonorilostablo funkciis apud la preĝejo ĝis la 19-a jarcento. La nova turo estis konstruita en 1862. Pli frue en la 18-a jarcento kripto konstruiĝis sub la sanktejon. En 1905 fulmo trafis la turon, poste oni konstruis bulboforman turopinton. Post 5 jaroj la interna parto estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭta per heĝo. En la malnovaj tempoj tombejo funkciis ĉirkaŭ la kirko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kaj reliefas. La eniro povas okazi tra la turo, sed estas pli malnova enirejo ĉe la navo. La absido estas duonronda kaj malpli larĝa, alta kaj longa, ol la navo. Interne la baroka ĉefaltaro estis farita en la 18-a jarcento, ties bildo prezentas naskiĝon de Sankta Maria. Pli supre estas skulptaĵo pri Sankta Triunuo, flanke pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario).

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.