Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Piliscsaba)
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Piliscsaba
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Piliscsaba |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Pilisvörösvár |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Franz Anton Hillebrandt |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Piliscsaba, templom tér |
La preĝejo sankta nomo de Sankta Maria estas sakrala historia monumento en urbo Piliscsaba (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la mezepoko tiu komunumo havis kirkon dediĉitan al Sankta Georgo, sed poste dum dominado de turkoj ĝi iom ruiniĝis. La paroĥo estis refondita jam en 1711. Pli nova preĝejo estis konstruita en 1728 el lomoj fare de klaraninaj monaĥinoj, poste inter 1748-1754 alia, la nun videbla, plene baroka kaj pli granda inter 1778-1781 fare de de:Franz Anton Hillebrandt. La monaĥinoj estis forigitaj en 1783, poste la instalaĵoj estis portitaj tien el alia monaĥina kirko de Budao. La orgeno estis konstruita en 1817, trakonstruita en 1890 kaj 1948, restaŭrita en 2000. La kirko estis renovigita interne en 1906, ekstere en 2022.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola laŭ la ĉefplaco plene kovrita per kaŝtanarboj. La konstruaĵo havas kvadratan turon en mezo de la fasado, kiu iom reliefas. Malsupre estas la ĉefenirejo, sed estas ankaŭ aliaj du enirejoj. La navo finiĝas en duonronda absido, kiu kontaktiĝas kun granda sakristio. La interna panoramo estas plene baroka. Menciindas ligna skulptaĵo pri Sankta Maria supozeble el la malfrua 14-a jarcento.