Preĝejo Patrono de Hungaroj (Mezőfalva)
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Mezőfalva
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Mezőfalva | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Fejér | |
diocezo | Székesfehérvár | |
dekanujo | Dunaújváros | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | István Pázmándi | |
Konstrustilo | novklasikismo | |
Konstruado | 1937–1938 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 240 sidloko | |
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Adreso | 2422 Mezőfalva, Kinizsi u. 34. | |
La paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika konstruaĵo en grandvilaĝo Mezőfalva (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ eklezia dokumento en la areo en 1417 estis konsekrita kirko sub patroneco Dipatrino, sed poste ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj. Baldaŭ la areo estis farmbieno de cistercianoj. Didomo estis konstruita en 1787. En la sekva jaro ankaŭ la paroĥo estis establita, ekde tiam ekzistas la matrikulo. Komence franciskanoj el Dunaföldvár, ekde 1784 cistercianoj el Előszállás, ekde 1787 cistercianoj el Nagyvenyim faris la necesajn ekleziajn servojn. La sismo en 1911 kaŭzis damaĝojn. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita en la jaroj 1937 kaj 1938. La orgeno estis kreita en 1939, la unua sonorilo estis farita en 1795, la dua en 1925.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo en korto, sed la dekstra navoflanko rekte tuŝas la trotuaron. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo maldekstre malreliefas. La turpinto estas bulboforma. La fasado havas ornaman enirejon, pli supre statuo estas videbla. La absido estas kvarlatera, pli malalta kaj pli mallarĝa, ol la navo. supozeble sakristio aliĝas maldekstre al la absido. La muroj ne estas pentritaj.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.