Preĝejo Plej Sankta Redemptoro (Pápoc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Plej Sankta Redemptoro
Aerfoto pri la preĝejo en Pápoc
Aerfoto pri la preĝejo en Pápoc
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápoc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Plej Sankta Redemptoro estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Pápoc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko Pápoc havis 3 preĝejojn, el tio restis la nuntempa Kapelo Maria de la Neĝo (Pápoc), tiu ĉi preĝejo havas nur mezepokajn partojn. Katedrala kapitulo estis fondita en 1356, poste oni konstruis kirkon dediĉitan al Sankta Laŭrenco. Post jarcentoj la turkoj plurfoje detruis la konstruaĵon. En 1738 oni rekonstruis la preĝejon, sed oni profitis la restintajn ruinajn murojn. En 1882 incendio okazis, en la sekva jaro post la rekonstruo oni konstruis 2 flankonavojn, turon, galerion kaj sakristion. La orgeno alvenis en 1913. En 1965 la preĝejo plene renoviĝis, tial estas videblaj ankaŭ la gotikaj restaĵoj. Ĉefe la sanktejo estas gotika.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto laŭ la ĉefstrato. La fasado estas simetria. Tie estas videblaj 3 pordoj, pli supre 3 fenestroj, meze kaj supre la turo altiĝas. Interne la predikejo estis skulptita el ligno. En la sanktejo la skulptaĵoj pri Sankta Katarino kaj Barbara (Sankta) estis kreitaj en la 18-a jarcento. La altaro estis farita en la 19-a jarcento.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.