Preĝejo Sankta Hripsime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo Sankta Hripsime
Սուրբ Հռիփսիմէի եկեղեցի
Սբ Հռիփսիմե.jpg

ŜtatoArmenio
Koordinatoj40° 10′ 1″ N, 44° 18′ 35″ O (mapo)40.16701944444444.309638888889Koordinatoj: 40° 10′ 1″ N, 44° 18′ 35″ O (mapo) [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Jaro2000 (24)
Numero1011
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriteriojii, iii
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  St. Hripsime church in Vagharshapat [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La preĝejo Sankta Hripsime (armene: Սուրբ Հռիփսիմէի եկեղեցի) estas unu el la plej antikvaj ekzistantaj preĝejoj en Armenio. La preĝejo estis konstruita de la Katolikoso Komitas sur la origina maŭzoleo konstruita de la Katolikoso Sahak la Granda en la jaro 395 p.K. kiu enhavis la restaĵojn de la martirigita Sankta Hripsime al kiu la preĝejo estis dediĉita. La strukturo estis kompletigita en la jaro 618 p.K[1]. Ĝi estas konata pro sia bonkvalita kaj modela armena arkitekturo de la klasika periodo, kiu poste influis multajn aliajn armenajn preĝejojn. Tiu preĝejo kune kun aliaj proksimaj estas Monda heredaĵo de Unesko, kaj troviĝas en la urbo Eĉmiadzin. La preĝejo Sankta Hripsime sidas sur la restaĵoj de pagana strukturo kaj ankaŭ la ejo kie la sanktulino estis martirigita dum la tempo de la konvertiĝo de Armenio al Kristanismo en la jaro 301 p.K[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de la preĝejo de Vardges Surenianc, 1879

Helenisma templo, simila al la Templo de Garni kaj dediĉita al pagana diino, staris en la loko de la preĝejo antaŭ la kvara jarcento. Dum elfosadoj en 1958 la fundamento de monumenta ŝtona konstruaĵo kun helenismaj ornamaĵoj troviĝis sub la subtena kolono.

Hripsime, kune kun la abatino Gajane kaj 38 nenomitaj monaĥinoj, estas tradicie konsiderataj la unuaj kristanaj martiroj en la historio de Armenio. Ili estis persekutitaj, torturitaj kaj fine mortigitaj de reĝo Tiridato la 3-a de Armenio. Laŭ la kronikisto Agatangelos, post konvertiĝo al kristanismo en 301, Tiridato kaj Gregorio la Iluminanto konstruis martirejon dediĉitan al Hripsime en la loko de ŝia martireco, kiu estis duone entombigita subtere. Elfosadoj ĉirkaŭ la preĝejo malkovris restaĵojn de pluraj torturitaj virinoj entombigitaj en frua kristana maniero, kiuj, laŭ Agop Jack Hacikyan, "tio ŝajnas subteni la historion de Agatangelos". En 395 patriarko Sahak Partev rekonstruis aŭ konstruis novan martirejon, kiu estis detruita de Ŝapuro la 2-a de la Sasanida Imperio en la 360-aj jaroj[3].

La nuna konstruaĵo estis starigita dum la regado de Katolikoso Komitas (615-628), laŭ raporto pri tiutempa kronikisto Sebeos kaj du surskriboj, unu sur la okcidenta fasado kaj la alia sur la orienta absido. Ĝi anstataŭigis la pli fruan maŭzoleon de Hripsime. La preĝejo, laŭ pluraj fakuloj, plejverŝajne estis finkonstruita en la jaro 618. La kupolo estis verŝajne reestigita en la 10-a aŭ 11-a jarcentoj, kvankam kelkaj erudiciuloj argumentis, ke ĝi estas la originala konstruo de la 7-a jarcento[4].

La preĝejo estis dekadenca kaj forlasita komence de la 17-a jarcento. Laŭ surskribo sur la okcidenta fasado, la preĝejo estis renovigita fare de Katolikoso Filipo, en 1653. Sub ĝia strukturo malferma nartekso (gavito) estis starigita antaŭ la okcidenta enirejo. Sonorilturo estis konstruita sur la nartekso en 1790 sub la strukturo de la Katolikoso Lukas la 1-a de Karin.

Kruca sekco de la preĝejo farita de Toros Toramanjan

En 1776 la preĝejo estis fortikigita per brika muro kaj turoj sur la anguloj de la Katolikoso Simeono la 1-a de Erevano. En 1880 la orientaj kaj sudaj muroj estis konstruitaj el glate hakita ŝtono.

La preĝejo spertis konsiderindan renovigon en 1898. Ĝiaj fundamentoj estis fortigitaj kaj la tegmento kaj kupolo estis riparitaj en 1936. En 1958 gipso estis forigita de la internaj muroj kaj la interna planko estis mallevita. La belfrido estis renovigita en 1987[5].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Hripsime estas kupolhava tetrakono, enfermita en rektangulo, kun du angulaj niĉoj ĉe la norda kaj suda flanko. Germana arthistoriisto Wilhelm Lübke skribis ke la preĝejo estas konstruita sur "plej komplika vario de la krucoforma bazo."

La monumenta ekstero de la preĝejo estas "konsiderata unu el la grandaj atingoj de mezepoka armena arkitekturo". Ĝi estis priskribita kiel "gemo de armena arkitekturo" kaj "unu el la plej kompleksaj komponaĵoj en armena arkitekturo". Kune kun la preĝejo Sankta Gajane, ĝi staras kiel "modelo de la severa beleco de frua armena eklezia arkitekturo"[6].

Imitaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo ne estas la plej frua ekzemplo de ĉi tiu arkitektura formo, tamen la formo estas vaste konata en arkitektura historio kiel "Hripsime-tipo" ĉar la preĝejo estas la plej konata ekzemplo de la formo. Ĝi ankaŭ estis diverse nomita "Ĝvari-speca" aŭ "Ĝvari-Hripsime-speca" por Ĝvari en Kartvelio[7].

Rimarkindaj preĝejoj kun similaj planoj inkluzivas la Preĝejon Sankta Johano de Avan (6a jarcento), Preĝejon Sankta Georgo de Garnahovit, Preĝejon de la Sankta Kruco de Soradir (6a jarcento), Monaĥejon de la Sanktaj Tradukistoj de Ajgeŝat (7-a jarcento), Katedralon de la Sankta Kruco de Aĥtamar (10-a jarcento), kaj la preĝejon de Varagavank (11-a jarcento). La arkitektura formo ankaŭ troviĝas en najbara Kartvelio, kie ekzemploj inkluzivas la preĝejon Ateni Sioni (7-a jarcento), monaĥejon Ĝvari (7-a jarcento), kaj monaĥejon Martvili (10-a jarcento)[8] .

Galerio[redakti | redakti fonton]

Artismaj kaj historiaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1991) “Characteristic features of the early Byzantine and Caucasian Architecture”, Periodica Polytechnica Architecture 35 (3–4), p. 111. “...Cathedral named as Djwari, meaning [...] similar to those of the Georgian and Armenian ensembles (either Ateni or Awan, Etshmiadzin, Hripsime in Vagharshapat...”. 
  2. Svajian, Stephen G.. (1977) A Trip Through Historic Armenia. GreenHill Pub.. “According to Lynch, the interior of the chapel has the features of St. Hripsimeh Church in Etchmiadzin.”.
  3. (2003) “The Persians in the Roman Near East (602–630 AD)”, Journal of the Royal Asiatic Society 13 (2), p. 155. 
  4. Ellen and Peter Boer. (2013) Grand Tourist. Xlibris Corporation. ISBN 9781483603049.
  5. (2015) “Notes on a new publication on the religious architecture of Caucasus in the 7th century”, Antiquité Tardive 23, p. 413. doi:10.1484/J.AT.5.109392. “...“type of Jvari”, “type of Jvari-Ripsime”, “type of Hripsime”, etc.”. 
  6. Wharton, Alyson. (2015) The Architects of Ottoman Constantinople: The Balyan Family and the History of Ottoman Architecture. I.B. Tauris. ISBN 9781780768526. “...Cathedral of the Holy Cross (915–21) on Akhtamar in Lake Van, which follows the Surp Hripsime model...”.
  7. Cheterian, Vicken. (2015) Open Wounds: Armenians, Turks and a Century of Genocide. Oxford University Press. ISBN 9780190263508.
  8. . Վարագավանք [Varagavank] (armene). "Christian Armenia" Encyclopedia (2002). Arkivita el la originalo je 8 October 2014. “...Վարագավանքի գլխ.՝ Ս. Աստվածածին եկեղեցին (XI դ.), որն ունի «հռիփսիմեատիպ» կառույցների հորինվածքը...”.
  9. Lynch 1901, pp. 268-269.
  10. Strzygowski 1918, p. 92.