Preĝejo Sankta Mikaelo (Herencsény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Herencsény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Bercel
paroĥo loke, tamen la zorganta paroĥo estas en Cserhátsurány
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Herencsény.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis konstruita romanika rotondo (la nuna sanktejo) en la 13-a jarcento, en la sekva jarcento estis alkonstruita navo. En 1852 ĝi estis pligrandigita, kaj turo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1910. En 2012 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en tombejo. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La eniro estas tra la turo. Apud la turo dekstre estas ŝtuparo supren al la galerio. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas. La eksteraj muroj estas senornamaj, sed menciiĝas 2 romanikaj fenestroj ĉe la absido kaj gotika enmurita pordo ĉe la navo. Tegmento de la rotondo estas konusa kaj estas kovrita per kupraj lamenoj. Interne 2 pilieroj tenas la galerion. La internaj muroj estis pentritaj depost 1965.

Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al 29-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.