Preĝejo Sankta Mikaelo (Herencsény)
Preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Herencsény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Bercel |
paroĥo | loke, tamen la zorganta paroĥo estas en Cserhátsurány |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Herencsény.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis konstruita romanika rotondo (la nuna sanktejo) en la 13-a jarcento, en la sekva jarcento estis alkonstruita navo. En 1852 ĝi estis pligrandigita, kaj turo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1910. En 2012 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en tombejo. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La eniro estas tra la turo. Apud la turo dekstre estas ŝtuparo supren al la galerio. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas. La eksteraj muroj estas senornamaj, sed menciiĝas 2 romanikaj fenestroj ĉe la absido kaj gotika enmurita pordo ĉe la navo. Tegmento de la rotondo estas konusa kaj estas kovrita per kupraj lamenoj. Interne 2 pilieroj tenas la galerion. La internaj muroj estis pentritaj depost 1965.
Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al 29-a de septembro.