Preĝejo Sankta Mikaelo (Lenti)
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Lenti
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lenti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Lenti |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1698 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1691–1698 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Lenti, Szabadság tér. |
La paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo estas sakrala monumento historia en Hungario, en urbo Lenti (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1334 pri kirko Sankta Georgo de Lenti. Tiu kirko neniiĝis dum la kontraŭturkaj bataloj. En 1660 menciiĝis ligna preĝejo, kiun la germanaj fortikaĵdefendistoj konstruis, sed ĝi plene ruiniĝis en 1690. Post 8 jaroj estis preta la sekva kirko, kiu en 1747 estis pligrandigigita. La unua orgeno ekfunkciis en 1778, sed estis kreita nova en 1883. Ĝi estis renovigita en la 1980-aj jaroj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola ĉe la ĉefplaco inter arboj, antaŭ la kirko estas statuoj pri Sankta Triunuo (1755) kaj Sankta Floriano (1882). La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas alta plurlatera piramido. La ĉefenirejo funkcias tra la turo. La navo estas apogitaj per ŝtupaj pilieroj. La dekstra navoflanko havas plian enirejon. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. Dekstre etaĝa sakristio aliĝas al la absido. Interne iu el ambaŭ István Dorfmeister pentris la freskojn, same la ĉefaltaran bildon en 1807 pri Sankta Mikaelo. La altaro kaj predikejo estis kreitaj en fino de la 18-a jarcento. József Palka faris la 5 vitralojn inter 1909-1915.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro aŭ en la lasta dimanĉo de septembro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2023-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj