Preĝejo Sankta Mikaelo (Somlószőlős)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Somlószőlős
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Somlószőlős
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Somlószőlős
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Sümeg
paroĥo loke, sed zorganta paroĥo en Somlóvásárhely
Dato de konsekro 1726
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Somlószőlős.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri romanika kirko okazis en 1367. En la 14-a jarcento ĝi estis pligrandigita kun longa navo, plurlatera absido kaj turo jam laŭ gotiko. Inter 1530 kaj 1724 la luteranoj uzis la preĝejon, ja la plena vilaĝo sekvis la luterismon. La luteranoj pentris blankaj la murojn kun la freskoj. En 1724 rekatolikiĝo okazis, tial oni rekaptis la preĝejon, kiu estis barokigita en la 17-a jarcento. En 1877 oni konstruis la sakristion kun kelo por kriptoj. Spite la trakonstruojn restis plejparte la mezepoka impreso. Inter 1969 - 1971 arkeologoj esploris la konstruaĵon, ili ektrovis la nun videblajn mezepokajn partojn kaj freskon el la 13-a jarcento pri Sankta Georgo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur montetopinto. Apud la kirko troviĝas statuo pri Elizabeto de Hungario. En mezo de la fasado la turo plene relifas, la enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas piramida. En flanko de la navo la granda sakristio aliĝas kun 2 enirejoj. La absido estas malpli larĝa kaj malpli alta, ol la navo. La ĉefaltaro estis farita en 1726, la baptovazo kun ornamskulptaĵoj en 1771.

Kermeso okazas la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.