Preĝejo Sankta Nikolao (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de oriento.

La Preĝejo Sankta Nikolao estas la paroĥa kirko de Angelhausen-Oberndorf, urboparto de Arnstadt. Ĝi nombriĝas al la plej bone konservitaj romanikstilaj vilaĝaj preĝejoj de la regiono.

Inter la vidindaĵoj estas okoble dividita fenestro kaj la rondarkaj frisoj kun akanto-ornamaĵoj de elstara kvalito [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika fenestro, leĝere nomita pelvokuka fenestro.

La konstrulaboroj komenciĝis la unuan duonon de la 12-a jc., kiam oni starigis romanikstilan halan kirkon kun ne tute ronda absido kaj transepto.

Altarejo de la kirko.

En 1170/1180 faritis la unua alikonstruo de la preĝejo. Tiam oni konstruis super la transepto la turon. Krome oni anstataŭigis la absidon per la hodiaŭa ĥorejo kaj instalis arkadojn ĉe la flankaj muroj. Ankaŭ la frisoj kaj la kolora vitraĵo en la absido, kiu montras Sanktan Nikolaon, la patronon de la preĝejo, estas de 1170. Sekve ili estas unu el la plej malnovaj konservitaj survitraj pentraĵoj en Germanio; por tio oni metis ilin post 1900 en la kulturhistorian muzeon de Eisenach. Surloke videblas nur kopio.

Mure konvritaj arkadoj ĉe la suda muro, supre barokaj fenestroj.

La tria konstrufazo estis en la unua triono de la 13-a jarcento. Tiam oni ŝanĝis la preĝejon en trinavan bazilikon kun transepto. Tiu alikonstruo faritis laŭ komisio de la grafoj de Schwarzburg-Kevernburg, kies rezidejo, la Käfern-burgo situis ne malproksime. La grafoj uzis la preĝejon kiel kastelan kirkon, kio klarigus ties dimension. En 1353 la papa kortego en Avignon donis dokumenton pri indulgenco al la komunumo de Oberndorf.

La finon de la 16-a jarcento sekvis la kvara konstrufazo kun ampleksaj reenkonstruoj. Oni malkonstruis en 1595 ne nur la kadukiĝintajn flankajn navojn sed ankaŭ la transepton kaj la okcidentan ejon. Tiam ankaŭ la arkadoj mure kovritis.

Post la dezertigoj pro la Tridekjara milito la diservo ricevis angulformajn barokstilajn fenestrojn. En 1978 oni forigis la flankajn galeriojn kaj la ambonan septon malantaŭ la gotikstila altaro.

Esploroj en 1962: ĉu estinta misia kirko?[redakti | redakti fonton]

Jam en 1931 la regiona historiisto Otto Stiehl havis teorion pri la aĝo de la preĝejo. Li supozis ke la radikoj povus esti jam en la misia tempo de Sankta Bonifaco. Dum reenkonstruo en 1962 okazo unika ebligis esplori la veran aĝon de la ejo per arkeologiaj elfosadoj fare de la Universitato de Jena. Rezulte estis trovitaj ceramikaĵeroj el la unua duono de la 12-a jarcento. Pluse malpruvis tro grandan aĝon la masiva planko el gipso ĉirkaŭ la altaro; la teorio de Stiehl devis esti forĵetita[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kirko Sankta Johano: la alia kirko en Angelhausen

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthias Werner (eld.): Romanische Wege um Arnstadt und Gotha. Verlag und Datenbank für Geisteswissenschaften, Weimar 2007, ISBN 978-3-89739-549-7.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dietrich Wohlfahrt: "Schicksal einer Dorfkirche: Oberndorf bei Arnstadt", en: Evangelischer Presseverband in Mitteldeutschland e.V. (eld.): Glaube und Heimat, Weimar, 7-a de septembro 1969.
  2. Kaufmann: Kurzbericht zur Grabung Arnstadt Oberndorf (Kreis Arnstadt), Kirche St. Nikolaus (18.–29.06.1962). Jena 1963, p. 3. (maŝinskribe, kun mapoj kaj desegnaĵoj)