Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Petro (Belváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

Franciskana preĝejo Sankta Petro de Alcántara estas romkatolika historia monumento (apude monaĥejo) en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros.

Historio

Dum regado de Béla la 4-a konstruiĝis la preĝejo en la 1250-aj jaroj, supozeble ankaŭ la monaĥejo tiutempe konstruiĝis. En 1298 en tiu preĝejo okazis meso por la parlamentanoj. En 1526 la turkoj parte detruis la kirkon. En 1541 la turka dominado stabiliĝis, tial la preĝejo iĝis moskeo. La reokupo okazis en 1686 kaj jam dum la sieĝo kristana meso okazis en la tiama gotika preĝejo, kiu poste barokiĝis. Inter 1950-1990 la franciskanoj estis forigitaj, sed nun la monaĥejo estas centro de la hungaraj franciskanoj.

Konstruaĵo

La kirko situas laŭ la trotuaro ĉe stratangulo, antaŭe kruco pretiĝis jam en 1763. En mezo de la fasado estas la enirejo. La absido estas brikoforma, sed pli malgranda, ol la navo. Inter la absido kaj la trotuaro restis malplena loko, sed la sekva domo profitis ĝin. La turo estas ĉe la malantaŭa parto. Ekstere estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Petro el Alcántara, Sankta Ludoviko el Tuluzo, Sankta Roĥo, Sankta Francisko el Asizo, Sankta Antonio el Padovo, tamen la plej menciinda estas reliefo, kiu prezentas la inundon de 1838. Interne la ĉefaltaro pretiĝis en 1740. La flankaj bildoj prezentas morton de Sankta Jozefo, la alia Sanktan Anna-n.

Ornama enirejo de la kirko

Menciindas, ke la placo, kiun vi vidas en la malnova foto, nomiĝas "Ferenciek" (=franciskanoj).

Inter 1931-1998 la orgenisto estis Ferenc Gergely, poste li estis entombigita en la kripto.

Kermeso okazas en la 19-an de oktobro.

Fontoj

Reliefo pri la inundo ekstere sur la muro
Interna parto de la franciskana kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.